Reage je letero de la pola ambasadoro en Londono la vendejreto Lidl deklaris, ke ĉiuj ĝiaj laborantoj en Britio havas la plenan rajton uzi la propran lingvon. Kiel antaŭ kelka tempo skribis la gazetoj „The Scotsman” i “Daily Mail” la vendejestro en Kirkclady malpermesis al sia pola personalo ne nur uzi la polan lingvon en kontaktoj kun la polaj klientoj kaj eĉ inter si dum laborpaŭzoj. Laborantoj decidis plendi ĉe Lidl-direkcio en Germanio kaj la pola ambasadoro skribis al la direktoro de la brita Lidl-filio i.a. atentigante, ke ne temas sole pri akto de diskriminacio, sed ankaŭ pri perdo por la firmao, kiu tiel povas profiti el la plurlingveco de sia personalo. La brita Lidl-filio prezentis gazetaran komunikon, en kiu ĝi esprimas fieron pri pluretneco de sia personalo. Aldone la letero enhavas la konstaton, ke laborantoj rajtas priservi klientojn en la lingvo por ili komprenebla kaj private rajtas paroli ajnan lingvon, kvankam ili devas memori, ke tiam iliaj kolegoj povas ilin ne kompreni.
El la elsendo 18.11.2014. Legas Milada