La 5-an de marto 1940 la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio alprenis decidon baze de kiu NKWD kelkan tempon poste inaŭguris la hombuĉan kampanjon mortigi pli ol 25 mil polajn oficirojn, policistojn kaj oficistojn, kiuj ekde la 17-a de septembro 1939 ektroviĝis en la soveta mallibereco. La ostaĝoj troviĝis en tri prizontendaroj – Kozielsk, Ostaszków kaj Starobielsk kaj ankaŭ en malliberejoj kreitaj de NKWD sur la terenoj de la nuna Belorusio kaj Ukrainio.

Oni murdis  ilin ĉiujn pafante de malantaŭo kontraŭ iliajn kraniojn, ofte pli frue katenante iliajn manojn per ŝnuro. La viktimoj estis entombigitaj en amastomboj – en Katyń apud Smolensko, Miednoje apud Tvero kaj Piatichatki en la antaŭurboj de Ĥarkovo. La ekzekutoj okazis sekrete. Du jarojn poste en 1942 germanoj hazarde retrovis unu el la amastomboj apud Smolensko en Katyń-arbaro. Inter 4400 ostaĝoj el Kozielsk estis retorvita la korpo de subleŭtenanto piloto Janina Lewandowska. La unusola virino, inter ĉiuj vikimoj.

Junule ŝi revis pri kantista kariero, sed spite tion ŝi fariĝis la militista piloto. La naskiĝinta en 1908-a jaro Janina komencajn vivojarojn pasigis kun la familio en Ĥarkovo, sed baldaŭ ĉiuj translokiĝis al Pollando. En Poznano post la finlerno en gimnazio ŝi komencis studojn en la Muzika Konservatorio, sed pri la artista kariero ŝi devis forgesi. La filino de generalo Józef Dowbor-Muśnicki, observis la testamenton de la patro, en kiu li devontigis siajn infanojn memori pri tio, ke ili estas poloj, ke ili devenas el plur­jarcenta nobla familio, ke memore al la meritoj de la patro, kiu bravbatalis por renaskiĝo de la patrolando ili ne lasos per siaj vivelektoj makuli la familian nomon.

Pri la aviado Janina Lewandowska fasciniĝis jam kiel gimnazian­ino dum la flugdemonstroj organizitaj lige kun la Landa Ĉefekspozicio en Poznano en 1930. Ankaŭ ŝia frato, Olgierd estis piloto, oficiro de la 3-a Aviada Regimento en Poznano. Tre baldaŭ ŝi membriĝis en la Poznana Aeroklubo, en 1933 enirinte ĝian estraron. Ŝi diplom­itiĝis en la Supera Lernejo de Pilotado en Lvovo kaj Dęblin kaj partoprenis diversajn kursojn i.a. pri radiotelegrafio. Ŝi akiris licencojn de aviadila kaj glisila piloto. Krom ĉi-rilataj licencoj ŝi akiris ankaŭ licencon de paraŝutisto. Ŝi estis la unua en Eŭropo virino, kiu saltis kun paraŝuto el la alteco de 5 mil kilometroj.

Tuj antaŭ la militekspolodo en junio 1939 ŝi edziniĝis al sia kolego-piloto Mieczysław Lewandowski. Ilia geedza vivo ne daŭris longe. Du tagojn post la germana atako kontraŭ Pollandon kune kun kolegoj el la Poznana Aeroklubo ŝi anoncis sin al militservo kaj estis la unusola virino-piloto de la polaj armeaj fortoj.  Baldaŭ Janina Lewandowska  estis direktita al militista bazo en Nekla. Post la invado de sovetuniaj trupoj (la 17-an de septembro 1939) venis la ordono tuj piede evakui sin al la sudo de la lando. Dum la evakuado  Janina Lewandowska kaj la ceteraj membroj de la bazo estis malliberigitaj de sovetaj soldatoj. Komence ili estis direktitaj al la militkaptitejo en Ostaszkowo kaj sekve al Kozielsk, kie ili estadis kelkajn monatojn. Janina partoprenis tie la religian vivon de la milito­staĝoj i.a. bakante la eŭkaristiajn kaj kristnaskajn oblatojn. Dum la pri­aŭskultoj de NKWD ŝi prezentis falsajn person­donitaĵojn, kiuj troviĝas en la deporta listo.

En marto 1940 Stalin subskribis la ordonon elmurdi polajn milito­staĝojn. La amasa murdo­kampanjo komenciĝis la 20-an de aprilo 1940. Janina estis pafmortig­ita du tagojn poste en la tago de sia naskiĝ­datreveno. Kiam en 1942 germanoj eksciis pri amasaj tomboj de poloj ili estis konvinkitaj, ke temis sole pri viroj. La retrovo de la virinaj korporestaĵoj  vekis tioman surprizon, ke germanoj timante propagandajn sekvojn de ĉi tiu malkovro la informon pri ŝia korpo kaŝis. En la germana elteriga trupo  troviĝis ankaŭ du poloj. Kiam el Katyń-arbaro estis elportitaj kelkaj kranioj, inter ili troviĝis ankaŭ tiu de Janina Lewandowska. Dum jaroj ĝi estis kaŝtenata kontraŭ NKWD kaj la pola Sekurecservo fare de profesoro Bolesław Popielski, kiu samtempe gvidis identigajn laborojn. Tiun sekreton li malkaŝis antaŭmorte al unu el siaj kunlaborantoj, kiu daŭrigis la identigajn esplorojn. La identigo okazis nur en majo 2005 laŭ la metodo de la tiel nomata super­projekcio. La solena militista entombigo de la korporestaĵoj de Janina Lewandowska okazis en novembro samjare. Dum la Nacia Festo la 9-an de novembro 2005 prezidento Kaczyński avanis Janina Lewandowska kadre de la kampanjo „Katyń – ni memoras,  ni omaĝu la memoron de herooj” ĝis la grado de leŭtenanto.

Nun la figuro de Janina Lewandowska estas unu el la elementoj de la Nacia Katyń-Monumento en la usona Balitmore aŭtorita de Andrzej Pitiński. Zbigniew Wacław Kowalewski dediĉis al ŝi sian beletran  filmon „El ĉielo en la ĉielon”.

El la elsendo 11.11.2014. Legas Maciek