Ĉi-semajne ni invitas vin gesinjoroj al la vilaĝo Węsiory [venŝjori] en la Pomeria Vojevodio, en la norda Pollando. La apuda densa arbaro impresas iom mistere. Ne povas estis aliel, se neniu kun plena certeco scias, kiu kaj kial lasis ĉi tie ŝtonajn cirklojn, formataj la „polan Stonehenge” [stenhendż]. Ĉiukaze la vilaĝon Węsiory apudas la gota tombejo el la 1a – 3a jarcentoj de nia erao. Formas ĝin 20 tombaj terŝutaĵoj kaj ĝis hodiaŭ konserviĝis tri ŝtonaj cirkloj kaj parto de la kvara. La diametro de la plej granda cirklo egalas al 26 metroj kaj formas ĝin ŝtonoj altaj je ĉ. unu kaj duona metroj. Centre de kelkaj troviĝas la ŝtonaj steleoj. La tombaj terŝutaĵoj ĉe la fundamento havas la diametron de 4 ĝis 16 metroj kaj kelkloke ankaŭ surpinte ŝtonajn steleojn. La tombejo situanta sur forte faldita moreno estas konata ekde 1939, kiam amatora etnografo publikigis artikolon pri legendoj kaj popolaj rakontoj kun ĝi ligitaj. Postmilite en la 50-aj jaroj okazis tie la unuaj arkeologiaj esploroj.
La plej malnova dokumentita mencio pri Węsiory, en kiu estas nun vizitebla arkeologia rezervejo devenas el 1403. Sed la ŝtona komplekso etendiĝanta ene de la pina arbaro estas multe malpli nova. Laŭ pluraj historiaj fontoj gotoj jam en la komenco de nia erao entreprenis vojaĝojn el la Skandinavia Duoninsulo kaj baltaj insuloj kaj atinginte la polajn nun terenojn setliĝis en la regiono de la nuna Kaŝubio en Pomerio. Poste ili direktiĝis al la sud-oriento atinginte eĉ la Nigran Maron. La celo de ilia vagado estis la mita Lando Oium, ilia Promesita Tero. Post la dividiĝo je ostrogotoj kaj visigotoj ili entreprenis laŭvican konkeron de Eŭropon atinginte eĉ la atlantikan marbordon de la hodiaŭa Hispanio, kaŭzinte falon de la Romia Imperio kaj kreante novan historion de Eŭropo. La vojon de gotoj kaj gepidoj signas la ŝtonaj cirkloj kaj tombaj terŝutaĵoj.
Ni revenu al la pola marbordo, kie sian novan patrolandon ili difiis kiel Novan Gotujon. Plej verŝajne temas pri la hodiaŭa Pomerio, kie gotoj vivis dum ĉ. 250 jaroj. Kun ilia vivo ni konatiĝas dank’ al arkeologiaj malkovroj en multaj regionoj de Pollando. La unuajn en Węsiory faris sciencistoj el la Lodza Universitato. Tiam estis malkovritaj 110 individuaj tomboj kun bonege konserviĝintaj ornamaĵoj kaj juvelaro. Tre multajn el ili eblas rigardi kune kun ĉiutagaj hejminstrumentoj en la Arkeologia Muzeo de Gdansko. Simila juvelaro kaj instrumentoj de la ĉiutaga uzo estas rigardeblaj en la hispana Toledo, kien gotoj – kiel menciite – ankaŭ atingis. Na malpli interesaj estas tombaj terŝutaĵoj, sub kiuj diversprofunde estis retrovitaj homaj korporestaĵoj en la cindra kaj la skeleta formoj. Dum la esploroj sciencistoj retrovis ankaŭ la menciitajn4 ŝtonajn cirklojn, kvankam ili ne estas la unusolaj en la norda Pollando. Ili estas sendube la plej interesaj objektoj. Similaj aperas ankaŭ plurloke en Norvegio, en la norda kaj nord-okcidenta Maklenburgio (Germanio) kaj en la pola Orienta Pomerio kaj Mazurio. Ĉu ili devenas el la sama periodo kiel tomboŝutaĵoj? Ne mankas kontestaj voĉoj. Kelkaj asertas eĉ, ke ili estas multe malpli novaj kaj devenas el la megalita epoko. Se tio verkonformiĝus ili havus de 5 ĝis 10 mil jarojn. Laŭ alies opinioj tio povas esti iama astronomia observejo, en kiu estis difinata tempo de la semado kaj rikolto. Alia teorio sugestas, ke temis pri loko de renkontiĝoj de la triba senjoraro, kiu en la ĉeesto de la mortintaj antaŭuloj solvadis gravajn problemojn kaj alprenadis strategiajn decidojn. Laŭ Erich von Daeniken temas pri restaĵo de granda kosma surterejo de antaŭ kelkaj mil jaroj. La pola sciencisto kaj esploristo de tiuepoka kulturo Ryszard Wołągiewicz baze de skandinaviaj legendoj kaj mitoj kaj baze de la analizo de ilia kostruo li konkludas, ke temas pri loko de mitingoj kaj triba juĝado. La sporade aperantaj ene de la ŝtonaj cirkloj tomboj liaopinie estis lokitaj jam post kiam oni ĉesis utiligi la cirklojn kiel kunvenolokojn.
Lige kun la ŝtonaj cirkloj kreiĝis multaj legendoj kaj mitoj pri la aparta povo kaj magio de ĉi tiuj lokoj. Kaŝuboj ĝis hodiaŭ ne eniras la cirklojn nek metas piedojn sur la ŝtonoj kredante, ke tio povus alporti malbonŝancon. Cetere konsilo legebla al ĉiuj atentigas, ke oni ne forportu ŝtonojn de sur la loko, ĉar onidire tio alportas malfeliĉon. Informojn pri la magia povo de la loko, pri ĝia saniga efiko disvastigas hobiuloj kaj amatoraj esploristoj. Ne mirige do, ke ĉiujare Węsiory estas amase vizitata de scivolemuloj.
El la elsendo 07.11.2014. Legas Barbara