Lastdimanĉe en respublikoj proklamitaj de porrusaj separistoj en la orienta Ukrainio Donecko kaj Luhansko okazis balotoj de parlamentoj kaj estroj de plenumaŭtoritatoj. Pli frue aŭtoritatoj de ambaŭ regionoj rifuzis okazigon de balotoj al la parlamento de Ukrainio, kiuj okazis la 26-an de oktobro. Post la dimanĉaj balotoj reprezentanto de la rusa parlamento deklaris, ke en ambaŭ regionoj estis elektitaj legalaj aŭtoritatoj kaj la Ŝtata Dumo kunlaboros kun ili. La balotrezultojn ne agnoskas Vaŝingtono nek Bruselo. Laŭ la estro de la unia diplomataro Federica Mogherini ili konsistigas malhelpon sur la vojo kondukanta al paco en Ukrainio. Similan starpunkton reprezentas la aŭtoritatoj de Ukrainio.
Hodiaŭ, t.e. made la ministro por la eksterlandaj aferoj de Ukrainio Pawel Klimkin deklarinte en la la ĵurnalo Bild, rekonkeron de la regionoj de Donecko kaj Luhansko alvokis Okcidenton severigi sankciojn rilate Rusion. La ukraina prezidento Petro Poroszenko deklaris kunvokon de la Konsilio por la Nacia Sekureco kaj Defendo cele priparolon de la situacio post la ne-agnoskataj de Kijevo rezultoj de la balotoj en la orienta parto de la lando.
El la elsendo 04.11.2014. Legas Milada
post balotoj en la orienta Ukrainio