Lastsabate, la 4-an de oktobro okazis en Bydgoszcz la sepultaj solenaĵoj de la elstara E-aganto, Andrzej Grzębowski, kiu mortis en la lastaj horoj de la 99-a Universala Kongeso de Esperanto en Bonaero. Liaj cindroj revenis al Pollando nur unu semajnon pli frue. La ceremonio venigis amase amikojn kaj konatojn de konata E-aktivulo ne nur el Bydgoszcz, sed ankaŭ  el multaj lokoj de Pollando. La urnon kun la cindroj de Andrzej Grzebowski asistis standardoj de la Bidgoŝĉa Filio de la Pola E-Asocio kaj de la Societo de Urboamikoj de Bydgoszcz.

La adiaŭan paroladon en la pola lingvo elstar­iganta la meritojn de la forpasinto faris la eksa prezidanto de la urbo Bydgoszcz Konstanty Dombrowski, pli poste prezidanto de la Internacia Centro de Kulturo kaj Turismo. Barbara Pietrzak sian adiaŭan paroladon en la Internacia Lingvo prezentis en la nomo de Universala E_Asocio, kiu en 2012 distingis Andrzej Grzębowski per la Diplomo pri la Elstara Agado. En la nomo de la familio dankvortojn al la ĉeestintoj de ĉi tiu trista ceremonio direktis Regina Grzębowska invitante ĉiujn por la novembra kunveno de la Internacia Centro kaj Kulturo kaj Turismo la 22-an de novembro, okaze de kiu en ilia domo ĉe la strato de Maria Curie Slodowska estos lanĉota la Memorĉambro omaĝe al Andrzej Grzebowski. Lia figuro kaj lia E-agado en la vivo de la urbo  havis lokon kaj rolon apartan. Kiel diris i.a. Konstnty Dombrowicz – „Vi,  Andreo malfermis al tre multaj personoj Eŭropon kaj la tutan mondon – jen pere de la lingvo Esperanto, jen per la organizataj de vi ekspedicioj kaj ekskursoj  por turistoj dezirantaj konatiĝi kun la aliaj ol la patrolanda kulturoj, panoramoj, kun aliaj homoj.

Per Esperanto, kiu estis via amo kaj misio vi infektis milojn da homoj en Bydgoszcz, en Eŭropo kaj laŭvorte en la tuta mondo. Viaj organizaj kapabloj, la konvinko­talento kaj la talento kunlabori kun aliaj homoj ebligis al vi realigi ideojn unuarigarde ne­realigeblajn. Ĉar vi, kiel la unua venigis al Bydgoszczc studcele en la establita de vi lernejo junajn eksterlandanojn ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Azio kaj Afriko. Dank’ al via persisto eblis organizi Internacian Centron de Kulturo kaj Turismo de Pomerio kaj Kujavio, Inernacian Studumon de Turismo kaj Kulturo de Internacia Akademio de la Sciencoj San Marino. Dank’ al vi lernis tie pli ol 1000 studantoj el 90 landoj de la mondo kaj prelegis lekciantoj el pli ol 60 landoj de Eŭropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio. Tiel vi kreis amikojn por Pollando, por Bydgoszcz. Alia sukcesa ideo famigi la urbon en la mondo estis E-Tagoj de Bydgoszcz. Kiel la prezidanto de la urbo mi havis la plezuron gastigi ilin en la urbodomo dum vi zorgis ne sole pri ilia gastigado, sed ankaŭ pri tio,  ke ili havu la okazon prezeti siajn kutimojn, folkloron, belecon de siaj hejmlandoj. Dank’ al Esperanto ni ĉiuj bone komprenis unu la alian. Dank’ al vi kreiĝis multaj belaj eldonaĵoj: informiloj, faldfolioj, libroj en Esperanto prezentante al eksterlanda leganto la logaĵojn de Bydgoszcz, la logaĵojn de Pollando. Dank’ al via iniciato en Bydgoszcz estas lokoj kun Esperanto firme ligitaj, kiel skvaro de Zamenhof kaj E-pontpasejo super la rivero Brda. Sed ne subtaksebla estas ankaŭ via korfavora rilato al aliaj homoj kaj ĉiam helpe etendita mano al ĉiuj, al kiuj vi povis helpi. Ne malmultas tiuj personoj ankaŭ en la vicoj de polaj esperantistoj.<

Ne eblas citi la tutan adiaŭan paroladon de Konstanty Dombrowicz li tamen elstarigis tion, kio estis granda pasio de la Andrzej Grzeębowski – turismo,  la vizitado de fremdaj landoj, entute 204 kaj konatiĝado kun aliaj homoj. Ili kun profunda bedaŭro akceptis la informon pri lia tro frua morto. La kondolencoj venis el la tuta mondo, el 49 landoj. La urnon kun la teraj restaĵoj de Andrzej Grzebowski kovris dekoj da floroj, florbukedoj kaj florkronoj. Tiun en la nomo de UEA ĉe kies rubando legiĝis la vortoj „UEA adiaŭas sian merit­iĝintan aganton” transdonis Barbara Pietrzak en sia adiaŭa parolado elstar­igante la meritojn de Andrzej Grzębowski por la evoluo de E-turismo, por E-kleriĝado, laste lia aparta engaĝiĝo por okazigi  en Bydgoszcz AMO_seminariojn. En ŝiaj adiaŭaj vortoj aŭdiĝis aludoj al personaj vojkruĉiĝoj kun Andrzej Grzębowski ekde la unua – antaŭ jaroj – renkontiĝo dum IJK ĝis la lasta renkonto en la Bonaera Kongresejo. Ŝi memorigis ankaŭ la signifon kaj gravecon de kunlaboro de Esperantotur kaj Monda Turismo kun E-redakcio de pola Radio – dank’ al kio en Bydgoszczc povis okazi kelkaj neforgeseblaj renkontiĝoj kun la aŭskultantoj de la Varsoviaj E-elsendoj.

Andrzej Grzębowski restas en nia memoro ne nur kiel meritiĝinta esperantisto en la pola kaj esperantista skalo, sed ankaŭ kiel imitinda modelo ĝis la lasta momento fideli per laboro kaj aktivado al la idealo de homa interkompreniĝo.

El la elsendo 03.10.2014. Legas Barbara