Preskaŭ 100 premieraj komponaĵoj, unuavice de la nuntempa serioza muziko estos prezentitaj dum la Mondaj Tagoj de Muziko, kiuj okazos inter la 3-a kaj la 12-a de oktobro en Vroclavo – la suda Pollando. La tagoj okazas ekde la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento en diversaj urboj de la mondo. Temas pri prestiĝa festivalo prezentanta unuavice nuntempan seriozan muzikon. En Pollando ĝi okazos la 4-an fojon, en 1939 ĝi okazis en Varsovio kaj Krakovo, postmilite en Varsovio en la jaroj 1968 kaj 1992. Por la nunaj Mondaj Tagoj de Muziko al Vroclavo venos ĉirkaŭ mil artistoj el la tuta mondo. Krom nuntempa serioza muziko estos prezentitaj projektoj de nova muziko, ekzemple de la elektronika avangardo. Sian premieron havos la projekto „Kvin Kantoj el Kaĝo”, muzika spektaklo por fragmentoj de la verkaro de Tadeusz Różewicz. Al la festivalaj eventoj apartenos la pola premiero de la dramo de Tone Kushner „Anĝeloj en Ameriko” kaj la opero „Embusko” de Zygmunt Krauze. Estos prezentita „Perdita Paradizo” de Krzysztof Penderecki. La festivalaj koncertoj okazos ankaŭ subĉiele en diversaj partoj de la urbo. Interesa evento povas esti simfonio komponita por 100 motorcikloj, elektra gitaro, perkuto kaj elektronikaĵoj. Kadre de la festivalo okazos ciklo de konferencoj direktitaj al la artista medio.

El la elsendo 22.08.2014. Legas Milada