Ludu

La laŭvica fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko revenis en la postkongresan programon de la E-Redakcio ĉe www.pola-retradio.org. La 362-a E-elsendo el Varsovio enhavas krome etan sonscenon el la Bonaera UK registritan ĉe la giĉeto de Ĉina E-Muzeo. Komence de la elsendo ni informas pri la planata plej granda sunpanele hejtata kvartalo de Varsovio. Temo el la pola gazetaro rilatas al la demando ĉu la diplomoj de polaj gejunuloj – laŭ ilia aserto – certigos al ili profesian karieron. La komenca aktualaĵo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la koncerna rubriko de nia paĝo.