Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 2-a parto de la sonraporto pri la Solena Fermo de la 99-a UK en Bonaero konsistigas la enhavon de la 359-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La elsendon komencas konfirma informo pri la forpasinta en Bonaero konata kaj elstara E-aganto, Andrzej Grzębowski.
Akceptu mian plej sinceran kondolencon pro la forpaso de elstara E-aganto Andrzej Grebowski, kiun mi alkutimigxis vidi preskaux en cxiuj esperanto-renkontigxoj, kiun mi partoprenis cxie ajn en la mondo. Li cxiam amike ridetis kaj salutis. Cxi jare en Bonaero ni sxangxis tre mallonge salutojn en la kongresa hotelo Bonaero, kie li sidis kaj ripozis sur la mola sxegxo. Li estis lacxa, esprimis geste sian dankemon al ne tro parolema finnino.Sen vortaj empatiaj adiauxoj plej bonas, kiam oni ne plu havas fortojn por revivi en siaj pensoj cxion kune travivaditan, restas amikaj resiprokajj sentoj.Finnaj esperantistoj gxuis ekskursojn kun li kaj renkontins en Finnlando multajn karavane vojagxintaj esperantistojn.Dankon Andrzej pro la valora laboro por Esperanto!