La Pola Instituto en Budapeŝto, la plej malnova eksterlanda kultur­instituto en Hungario solenis en la lastaj tagoj sian 75-jariĝon. Lige kun la jubileo ĝi preparis multajn porokazajn eventojn por la loĝantoj de la hungara ĉefurbo. I.a. estis inaŭgurita granda murpentraĵo sur la domo proksime al ĝia sidejo. La muralo aŭtorita de polaj kaj hungaraj artistoj ligas al la tradicia pola-hungara amikeco, libereco kaj la pola kulturo en Hungario. La solenaĵojn kronis la enmanigo de premio al laŭreatoj de konkurso pri artikolo dediĉita al Pollando en la hungara Vikipedio. La inaŭgurita la 24-an de majo 1939 kaj funkcianta ĝis marto 1944 pola kulturcentro estis escepta kazo de la dummilita popularig­ado de la pola kulturo kaj lingvo. Post la milito ĝi fariĝis unu el la plej popularaj lokoj sur la kultura mapo de Budapeŝto. Laŭ taksoj la kursojn de la pola lingvo en la jaroj 1952-1981 partoprenis 17 mil personoj, la prezentoj de la pola kinoarto en la 60-aj kaj 70-aj amase logis la publikon. En la sekva jardeko ĝi fariĝis neformala rendevuejo de la hungara demokratia opozicio. La nuna Instituto realigas – kun plej gravaj hungaraj partneroj – pli ol 100 projektojn jare. Funkcias ĉe ĝi biblioteko, artgalerio kaj arta klubo. Daŭre dum ĉiu semestro la kursoj de la pola lingvo logas ĉirkaŭ 120 personojn.

El la elsendo 06.06.2014. Legas Tomek