La Centro de Kulturo kaj Arto en Vroclavo kunlabore kun Kuad Gallery en Istambulo organizas la ekspozicion “Ro/Złączenia” (Dis/kuniĝoj). Kadre de la ekspozicio estos prezentataj verkoj de artistoj debutantaj ekde 90-aj jaroj, referencantaj al arketipoj kaj mitologioj radikantaj en kulturo, prezentataj kadre de aktuala geopolitiko. La ekspozicititolo ligas ne sole al la historiaj rilatoj inter Pollando kaj Turkio, sed ankaŭ al la nuntempa arto ofte kolizianta rilate hereditajn valorojn. Kadre de la ekspoziciinaŭguro por vendredo estis planita debato “Pri artolibereco en la tempo de demokratio”.
El la elsendo 02.05.2014. Legas Gabi