Laŭ esploroj de la Konfederacio de Financaj Entreprenistoj en Pollando pli ol 60 procentoj de poloj havas neniujn financajn rezervojn. Ili finkonsumas siajn financajn rimedojn en la periodo de unu salajropago ĝis la sekva. Sole 17 procentoj de poloj havas pli da rimedoj ol elspezas. Malgraŭ tio du trionoj estas konvinkitaj pri la valoro de la ŝparado. Plej ofte poloj ŝparas por pagi elektrofakturojn, aŭtomobilon, ekskurson. Ŝparadon por emerituro poloj traktas kiel malagrablan devon kaj laŭ la esplorintoj kaŭzas tion malmotivigaj deklaroj de la nuna registaro rilate la malfermajn emeriturajn fondusojn. Plia motivo de neŝparado estas manko de sufiĉaj rimedoj ekzemple pro la fakto, ke loĝejkreditoj – kiujn posedas plimulto de la polaj familioj – ne lasas al ili liberan monon. Ilia situacio estas malpli bona, se ili havas pli ol unu infanon. Ankaŭ pro tio Konfederacio de Financaj Entreprenistoj kulpigas la registaron, kiu ĝiaopinie ne sufiĉe stimulas la evoluon de la entreprenemo de poloj.
El la elsendo 01.04.2014. Legas Milada
Malmultaj poloj povs sxpari