Ludu

Mirejo Grosjean, la prezidant­ino de ILEI en interparolo kun nia Redakcio priparolas la prioritatajn agadkampojn de sia oficperiodo. La informa parto de la 321-a elsendo ĉe www.pola-retradio.org unualoke mencias la lastlundajn interparolojn Putin-Merkel. Ni informas krome pri daŭranta rekrutado de la uniaj oficistoj kaj pri tio, ke ne ĉiuj poloj povas ŝpari. Pli optimisma informo aŭdiĝas inter temo el la pola gazetaro i.a. pri la unua loko de Pollando koncerne produktadon de elektronikaĵoj en Eŭropo. Scienca temo rilatas al tio, kiel la religiemo speguliĝas en la konstruo de la homa kortekso. Muzike ni memorigas la ne plu ekzistantan svedan knabinan koruson „Trifolio” kaj ĝian pacemfazan kanzonon „Ĉi-nokte sonĝon sonĝis mi…” La komencaj aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto estas aŭdebla aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.