Ludu

Kun Christine Graissaguel,  la ĉef­organizantino de la Meditereanea E-Semajno ni mallonge retrorigardas al ĝia laŭvica eldono okazinta antaŭ unu semajno en la sudfranca Les Issambres. En la komenco de la 318-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas informojn rilatajn al situacio ĉirkaŭ Ukrainio, i.a. subskribo de la politika parto de la asociiga traktato inter la Eŭropa Unio kaj ĉi tiu ŝtato. kultur­kroniko enhavas informojn pri la komenciĝinta Semajno de la Hispana Kinoarto en 7 polaj urboj kaj la inaŭgurita en la varsovia Nacia Muzeo ekspozicio dediĉita al Aleksander Gierymski. La elsendon finas leterkesta renkontiĝo. Hodiaŭ ni prezentas en ĝi la kanzonon de Maurice Benin “Nur”, kiu devenas el lia KD “In’Spir” eldonita de Vinilkosmo. La aktualaj kaj kulturaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en koncernaj paĝoj de nia paĝo. Interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto estas aparte aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.