Ludu

Nova vidindaĵo, proponata en la 308-a E-elsendo, estas la Kastelo en Będzin, en la suda Pollando. Komence ĉe la adreso www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturaj informoj, ĉiuj en la kunteksto de la varsovia Nacia Muzeo. E-informoj rilatas al la eventoj en Brazilo kaj en Pakistano. En nia leterkesta renkontiĝo – krom reagi al la korespondaĵoj de niaj geaŭskultantoj – ni i.a. referencas al la pasinta la 13-an de februaro Monda Tago de Radio lanĉita de Unesko kaj al la ĉi-rilata mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokowa. Kulturaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.