Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Nova vidindaĵo, proponata en la 308-a E-elsendo, estas la Kastelo en Będzin, en la suda Pollando. Komence ĉe la adreso www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturaj informoj, ĉiuj en la kunteksto de la varsovia Nacia Muzeo. E-informoj rilatas al la eventoj en Brazilo kaj en Pakistano. En nia leterkesta renkontiĝo – krom reagi al la korespondaĵoj de niaj geaŭskultantoj – ni i.a. referencas al la pasinta la 13-an de februaro Monda Tago de Radio lanĉita de Unesko kaj al la ĉi-rilata mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokowa. Kulturaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
Kara estimata Barbara! mi sendas al vi utaon de narciso.
S^velanta burg^on’
kiu dividigas oka burg^onojn
blankaj narcisoj floras kaj bone odoradas.
G^is revido Kara estimata!