Ludu

En nia ĉi-semajna felietono ni rakontas pri Bałtów kaj la tieaj dinosaŭraj spuroj. Tiun felietonon en la 312-a elsendo ni ĉerpis el nia arkivo. Tute aktuala estas la informo, ke la nova sezono de la varsoviaj bicikloluejoj Veturilo komenciĝas. Publika noto pri tio klarigas, ke la vorto devenas el Esperanto kaj prezentas ĝian signifon. En kulturkroniko ni informas pri komenciĝonta venontsemajne Pola Jaro en Turkio kaj pri la pola libro distingita en la kategio “Non Fiction” de la prestiĝa konkurso BolognaRagazzi Award. Komunumrilata estas la informo pri la maja Malferma Tago de la CO en Roterdamo. La programon finas mallonga leterkesta renkontiĝo. Komencas ĝin propono de ŝanĝita – se eĉ provizore – signalo de la E-elsendoj de Pola Retradio, ekde nun aŭdiĝanta ĉe www.pola-retradio.org. Reagojn je tiu propono la Redakcio atendas senpacience. Informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.