Ludu

Prof. Humphrey Tonkin estas nia antaŭ­mikrofona gasto en la kunteksto de tre baldaŭ lanĉota ĉeĥa traduko de “Maskerado ĉirkaŭ la morto” de  Teodoro S. Ŝvarc, alivorte Tivadar Soros. En la 306-a E-elsendo ĉe la adreso www.pola-retradio.org ni komence prezentas kultur­kronikon informante pri la 100-jara jubileo de la ne plu vivanta pola komponisto Andrzej Panufnik kaj pri israelaj koncertoj omaĝe al la 80-jariĝo de Krzysztof Penderecki. Nia felietono ĉi-semajne estas dediĉita al Henryk Sławik, unu el polaj Justuloj inter la Nacioj de la Mondo, kiu dum sia dummilita estado en Hungario savis ĉ. 30 mil polojn kaj 5 mil judojn. La nunsemajna leterkesta programero havas simbolan dimension kaj finas ĝin E-kanto de Esperanto Desperado de sur ilia KD “Brokantaĵoj” eldonita de Vinilkomso “Espo Despo”. Kulturaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en apartaj rubrikoj. Ankaŭ interparolo kun prof. Humphrey Tonkin estas prezentata aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.