Post la sukcesa prezento de la poezivolumo de Wisława Szymborska en la ĉina lingvo “La sorĉita trankvilo de la mondo” en 2012, fine de la 2013-a en la ĉinaj librovendejoj aperis la dua volumeto de ŝiaj poeziaĵoj “Iam mi vivis tiom solece”. La lanĉo de la volumeto okazis lige kun la Pekina Eldonfoiro, dum kiu okazis renkontiĝo populariganta la figuron kaj la verkadon de la pola Nobel-premiitino. Pliaj renkontiĝoj kaj poezivesperoj dediĉitaj al Szymborska estis planitaj i.a. en Pekino, Ŝanghajo kaj Kantono. En la 2014-a jaro en Ĉinio okazos pliaj libroeldonoj de polaj aŭtoroj. Interalie aperos poezivolumeto de Adam Zagajewski, libro de Ryszard Kapuściński, biografio de Karol Szymanowski kaj porjunulara libro de Andrzej Maleszka.
El la elsendo 24.01.2014. Legas Krystyna