Władek Pawlik estas la unua pola ĵaz­muzikisto distingita per Grammy-statueto. La disko “Night in Calisia” surbendig­ita komune kun Randy Brecker kaj Filharmonio de Kalisz estis agnoskita kiel la plej bona disko de granda ĵazensemblo. La laboroj pri “Night in Calisia” komenciĝis antaŭ 4 jaroj. Tiam la trio de Włodek Pawlik, la usona trumpetisto Randy Brecker kaj la Filharmonio de Kalisz direktita de Adam Klocek prezentiĝis en Kalisz okaze de la 1850-jariĝo (mil-okcent-kvindek­jariĝo) de la urbo. La koncerto tiom plaĉis al la publiko, ke la artistoj renkontiĝis du jarojn poste en la studiaj kondiĉoj kaj surbendigis “Night in Calisia”. Unue la disko aperis en Pollando, pasintjare ĝi estis eldonita sur la usona merkato de Summit Records, akirinte popularecon inter la tieaj ĵazŝatantoj.  Grammy-statueto por la 55-jara pola pianisto estas la plej alta rekono por lia kreado. Ĝi tuj elvokis plian interesiĝon pri la komponaĵoj de Włodek Pawlik.

El la elsendo 31.01.2014. Legas Gabi