Ludu

La mezepokaj polikromiaĵoj en Małujowice en la suda Pollando,  lastatempe renovigitaj kaj rekonitaj kiel la nova vidindaĵo de la lando, estas la temo de la felietono de la 288-a E-elsendo el Varsovio. Krome ni prezentas la sonscenon el la pasintsemajna Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo pri la plej novaj eldonaĵoj, per kiu programero tradicie Ionel Onet inaŭguras la Tagon. Sekvas fine mallonga Leterkesto, en kiu por la novembraj donacintoj, reagemaj aŭskultantoj kaj ĉiuj aliaj kantas Alejandro Cosavella. Ni prezentas fragmente lian kanton „Tuj” el lia KD „Hej”. Felietono pri vizitinda Małŭjowice estas paralele aŭdebla kaj legebla en la koncerna rubriko de la paĝo www.pola-retradio.org.