Ludu

Pascal Dubourg Glatiny dum la septembra ARKONES prelegis pri interesa internacia eldonprojekto rilatanta al artaj interŝanĝoj en komunista periodo. Tiutema  libro kaj krome lia plej nova libro rilatanta al la kontaktoj inter la arto kaj scienco estas la objekto de nia antaŭ­mikrofona renkontiĝo. Ĉeokaze el la interparolo ni ekscias pri interesa E-lingva ekspozicikatalogo pretigita de berlinaj artistoj – el la komence menciita eldonprojekto – por la pasintjara bienalo en Venecio.  Pliaj informoj ĉe la retpaĝo de la eldonisto kie mendeblas la katalogo de Kuehn Malvezzi ĉe la Venecia bienalo 2012 –http://www.moussepublishing.com/printed/kuehn_malvezzi/komuna _fundamento.php

En la komenca parto de la 287-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en aktualaĵoj ni informas unualoke pri la akriĝanta situacio en Ukrainio, pri salajrologa Ĉinio kaj pri Madridaj vendejoj por senlaboruloj. Temoj el la pola gazetaro levas la demandon pri aĉetomanio, kiun spronas plasta mono, t.e. bankaj kartoj. Scienca temo rilatas al esploroj pri hormono de feliĉo kiel efika rimedo kontraŭ kancero. Hodiaŭ fragmente ni aŭskultas la kanton de Magnus „Ekstere” el la KD „Elektronika Kompilo” de Vinilkosmo. Progresantojn tradicie atendas paralela aŭskultado de informoj kaj legado de iliaj tekstoj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo.  En aparta rubriko estas ankaŭ aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.