Sciencaj informoj

Grafeno por la medicinaj celoj

Enretigita de: | Nov 19, 2013 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En nia bulteno ni jam plurfoje parolis pri grafeno. Nun venas informoj atestantaj, ke ĝiaj proprecoj estas pli ampleksaj ol tiuj, pri kiuj ĝis nun ni parolis. Esploroj elmontras nome, ke tiu ĉi formo de karbono havas proprecojn kontraŭ­bakteriajn kaj desinfektajn. Lastatempe evidentiĝis, ke grafeno estas helpa en la kontraŭbatal­ado de tumoraj ĉeloj. Oni testas tion aktuale en la varsovia Agronomia Altlernejo.  La rezultoj de la unuaj eksperimentoj estas esperodonaj rilate al novaj kontraŭ­tumoraj terapioj. Evidentiĝis, ke grafeno efike kontraŭbatalas la ĉelojn de unu el la cerbaj tumoroj gliomo. Dume temas pri esploroj sole sur la akademia nivelo, sed ili daŭros. Tamen la esperoj pri tuja medikamento ne estas realaj, ĉar tio povas daŭri ĝis dek kelkaj jaroj. Nun la esploroj koncentriĝas pri tia modifo de grafeno, ke ĝi estu laŭeble plej taŭga por la medicinaj celoj.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524260

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj