Sciencaj informoj

La aŭtuna melankoli­agordo, ĥandro

Enretigita de: | Okt 15, 2013 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En pluraj lingvoj ekzistas la vorto ĥandro por priskribi la mel­akoliagordon, kiu aparte en la aŭtuna periodo trafas kaj suferigas multajn personojn. Kelkej baraktas kontraŭ la aŭtuna melankliagordo helpe de ĉokolado, al aliaj helpas bona libro aŭ akompano de amikoj. Ĉiam pli da personoj  instalas dum longaj sensunaj kaj senlumaj posttagmezaj kaj vesperoj kromajn lumojn. Ĝuste malpli da sunradioj intensigas la senton de apatio, malaktivemo kaj agordo­perturbojn. Manko de sunradioj onidire plej multe ĝenas virinojn en la aĝo de 20 ĝis 40 vivojaroj, kvankam ne eblas tion aserti kun plena certeco. Laŭ psikologoj longdaŭran negativan agordon necesas kontraŭbatali, ĉar ĝi povas alkonduki al forta deprimo. Ili rekomendas krome subĉielan moviĝon kaj ĝuste terapion kun apliko de lampoj emisiantaj lumon similan al la taga. Inter la rekomend­ataj helpo­rimedoj  estas ankaŭ dieto riĉa je legomoj kaj fruktoj.

El la elsendo 15.10.2013. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0522018

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj