Ĉi-foje gesinjoroj ni volas konduki vin al la  pejzaĝa naturrezervejo en la centra Pollando en la valo de la rivero Pilica. Difinita kiel „La Bluaj Fontoj” ĝi troviĝas kadre de la administraciaj limoj de la urbo Tomaszów Mazowiecki [tomaŝuf mazovjecki]. Ĝia aparta vidindaĵo estas pitoreskaj bluaj fontoj. Temas pri karstaj reelfluejoj, apartenantaj al la plej interesaj karstaj vidindaĵoj en Eŭropo. La bazon kreas kalkaj ŝtonoj, el kiuj fontas akvo alprenante bluan-lazuran-verdan koloron. Tiuj  koloroj en la fontbasenoj estas rezulto de optika fenomeno kreiĝanta sub la influo de la suradioj. La kolornuanco de la akvo dependas de vetero, intenseco de la sunradiado aŭ ĉielnubeco.

Lige kun ili oni rakontas legendon. Nome en 1657,  kiam Pollandon inundatakis svedoj iliaj trupoj ruliĝis ankaŭ tra Opoczno-regiono elvokante ĉie larmojn, senesperon kaj postlasante ruinojn. Parto de la sveda soldataĉaro atingis la priskribatan lokon kaj tiam surprizis ilin inunda pluvo. Rimarkinte grandan kapelon ili kasiĝis en ĝi kune kun la ĉevaloj. Malatent¬ante pri la sankta loko ili gvidis tiom maledifan interparolon, ke Dio punis la svedan senbridecon. La kapelo kune kun svedoj kaj iliaj ĉevaloj sinkis en la grundon kaj en ĝia loko kreiĝis lago, kies akvokoloro similis la ĉielbluon. Tiom la legendo. Veras aliflanke, ke laborisistoj purigantaj la tn. Bluajn Fontojn trovis tie fragmentojn de brikoj, kvankam en historiaj dokumentoj mankas mencio pri ajna masonita konstruaĵo tiu ĉi loke.

La temperaturo de la akvo el la reelfluejoj dum la tuta jaro havas stabilan  temperaturon de 9 celsiusaj gradoj kaj en la ĉirkaŭa akveno varias depende de la jarsezono inter 6 kaj 11 gradoj. Tiel do la akvospegulo neniam frostiĝas  kaj estas loko de la vintra rifuĝejo kaj printempa kovejo de multaj birdospecioj. Inter ili apartan atenton meritas la platbeka anaso, kiu troviĝas ankaŭ en la blazono de la rezervejo. Vivas ĉi tie entute 500 ekzempleroj de ĉi tiu birdo. Krom la platbeka anaso ĉiujare vintrumas tie  ordinaraj tadornoj, tufanasoj, orokulaj klanguloj, krekoj, ankaŭ cikonioj kaj alcionoj. Multaj aliaj birdospecioj nestas sur arboj, arbustoj kaj sur la tero, entute 75 diversaj specioj. Vera kuriozaĵo estas remizoj konstruantaj tre siajn misterajn nestojn. La Bluaj Fontoj pro malaltaj temperaturoj, mizera akvo-plantaro ne kreas aparte favorajn kondiĉojn por la akvobestoj. Aliflanke tre varia kaj interesa estas la flaŭro de la rezervejo konsistanta el ĉ. 400 planto-specioj. Ĉirkaŭas ĝin la ĉerivera arbaro kun la karakterizaj por ĝi arbospecioj.  La rezervejo kun la surfaco de preskaŭ 29 hektaroj kreiĝis en 1961 jaro. Temas pri la plej bone konata kaj plej ofte vizitata rezervejo en la Centra Pollando. La akvo fontas tie kun la rapideco de ĉirkaŭ 80 litroj dum unu sekundo kaj distingiĝas  per aparta diafaneco. Dank’ al tio estas bonege videbla akvofundo kun la pulsantaj fontoj, kiuj levas kun granda forto la fundosablon, kio impresas kvazaŭ bolantaj sablogejseroj.

La rezervejo logas ne sole la loĝantojn de Tomaszów Mazowiecki kaj la regiono, sed ankaŭ gastojn de la urbo. Ĝi kandidatiĝis krome en la nunjara konkurso de “National Geographic Traveler” pri 7 novaj vidindaĵoj de Pollando. Sed eĉ sen aparta distingo temas pri loko vizitinda.

El la elsendo 11.10.2013. Legas Gabi kaj Barbara