Ludu

“Ne forgesu min” – jen la titolo de la plej nova kanto de Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli, kiun kantas Mélanie Prin. Ĝi bele ornamas nian 275-an E-elsendon ĉe www.pola-retradio.org, kiu komence enhavas aktualaĵojn pri konferenco de la pacaj Nobel-premiitoj en Varsovio kaj pri Pollando, kiel honora gasto dum la Beograda Librofoiro. Aŭdiĝas tradicie temoj el la pola gazetaro. La scienca informo rilatas al novaj malkovroj gravaj por estonteco kuraci Alzheimer-malsanon. Hodiaŭ post kelka interrompo ni proponas denove “Trarigardon de la E-Gazetaro” traktante la oktobran numeron de “La Ondo de Esperanto”, la 9-an numeron de “La Revuo Orienta” kaj la oktobran, retan gazeton de Jokohama Esperanto Rondo “Novaĵoj Tamtamas”.

Aktualaĵoj,  scienca informo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La kanton “Ne fogesu min” kaj ĝiajn vortojn eblas rigardi ĉe la adreso: http://www.youtube.com/watch?v=OFKpOaLWucI