Ludu

La Bluaj Fontoj en la centra Pollando, jen laŭvica koninda loko de ni proponata. La gasto de nia nunsemajna Leterkesto estas Antoni Beyga, malnova aŭskultanto de E-elsendoj de PR. Ni aludas krome al la renkontiĝoj kun geaŭskultantoj dum la 21-a Semajno de Kulturo kaj Turismo en Lloret de Mar en Hispanio. La vendredaj novaĵoj ĉe www.pola-retradio.org  rilatas al la pola sukceno kaj finkonstruo de la Barcelona preĝejo Sagrada Familia. Kadre de E-informoj ni informas pri la novembra  Malferma Tago en Roterdamo kaj universitata E-kurso en la Suda Ameriko.

Kelkaj tekstoj el la elsendo estas jam tradicie paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo.