Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Wiesław Sieroszewski estas la heroo de nia felietono el la ciklo Konindaj Poloj. Krome en la 270-a E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj (gesta lingvo uzata en la urbooficejo de Szczecin, revenigo de breditaj perdrikoj en la naturon), E-informoj. La elsendon finas la ĉiusemajna Leterkesta renkontiĝo, en kiu i.a. aŭdiĝas fragmente kanzono el la koncerto de Birke kaj Bertilo Wennergren dum ARKONES. Krome en la vendreda programo kantas la hispana grupo Kvaropo Sinkopo la kanton „Malfermu belulino”.
Aktualaĵoj kaj felietono estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en koncernaj rubrikoj.
Tre interese estis aŭdi la faman Bertilon kanti dum Arkones! Bela, melankolia komponaĵo en la plenumo de la dueto.