Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La gasto de la 276-a E-elsendo estas Edward Kozyra, la vicprezidanto de la Asocio EDE-Pollando kun kiu ni interparolas pri pola parlamenta grupo subtenanta Esperanton. Antaŭ la interparolo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas la felietono el la ciklo Konindaj lokoj, en kiu ni parolas pri la t.n. Insula Beskidy-montaro. Aŭdiĝas fine Leterkesto, komence tamen ni prezentas informon pri verdikto de brita labortribunalo, kiu deklaris sin kontraŭ la lingva diskriminacio rilate polinon, kiu ricevis la malpermeson uzi la polan lingvon en laborloko.
La novaĵo, felietono estas jam paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. La interparolo ankaŭ aperas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.
Mi antaux ne longe komencis studi E-on. Mi renkontis vían pagxaron kaj elsendojn, kiuj esta vere utilaj kaj interesan pri la esperanta mondo, kaj pruvas la viveco la la lingvo. Gratulon kaj kuragxon.
Kara Barbara, dum la intervjuo kun mi kiel vicprezidanto de Pola Asocio Europo – Demokratio – Esperanto (EDE-Pollando) vi kelkfoje uzis mallongigon: EDE-Pollando, sed vi prononcis ghin “edee Pollando” anstatau “edoe Pollando”. Tio estas nur malgranda rimarko, tamen okaze mi dankas al vi, ke oni ne plu kritikas min kaj EDE-Pollandon ke ni anoj de EDE-PL kontaktas kun politikistoj. Esperanto ne povas esti tute nautrala char LINGVA POLITIKO estas parto de ghenerala POLITIKO. Jen estas la rezultoj de nia kontaktoj kun politikistoj: Parlamenta Grupo Subtenanta Esperanton, Esperanto Konferenco kaj E-Ekspozicio en Pola Parlamento ktp.