Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Prof. Ludwik Hirszfeld estas la heroo de nia felietono pri konindaj poloj. Komence ni informas pri interesa konferenco okazinta en Varsovio, dediĉita al minacoj de la Interreto por infanoj kaj gejunuloj. Alia informtemo estas la 330-a datreveno de la venko de reĝo Jan III Sobieski super la Otomana Imperio apud Vieno. En la 266-a E-elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org aŭdiĝas krome E-informoj kaj Leterkesto.
Komencaj informoj same kiel la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rilataj rubrikoj de nia paĝo.
Estimataj geamikoj, kun intereso mi aŭskultis vian elsedon pri koninda polo profesoro Ludwik Hirszfeld, malkovrinto de la sangogrupoj, sed laŭ mia kono, unu malkovrinto estis doktoro Landsteiner el Vieno, kaj ankaŭ ĉeĥ dr Jánský en la jaro 1907 malkorvris kvaran grupon . Ĉu mi nehavas veron? Salutas vin Václav.
Saluton al la tuta redakcio,
Post la feria periodo somera mi denove venas al la kutima aŭskultado de viaj elsendoj kaj krome, se eblas, al la postaj reagoj. Mi devas konfesi ke mi ŝuldas al vi la aŭskultadon de pluraj someraj elsendoj. Cetere tio estas por mi, krom aliaj porokazaj esperantumadoj interretaj, preskaŭ la sola eblo partopreni en la vivo kaj movado de Esperantujo.
Kial mi tion diras? Ĉar unue mi estas en mia urbo sufiĉe izolita koncerne al esperantistoj kaj due, kio pli gravas, vojaĝi al E-aranĝoj ĝenerale estas tre multecoste almenaŭ por mi, ne sole pro la vojaĝaj kostoj sed ankaŭ pro la kongresaj aŭ E-aranĝaj kotizoj. Kaj koncerne tion mi volas prezenti ĉi tie gravan temon (mi ne scias ĉu iu aŭskultanto jam traktis tion) kio estas precize “la kongreskotizoj”.
Kial, se oni deziras ke Esperanto disvastiĝu kiel eble plej bone kaj rapide, oni proponas al la kongresanoj kutime tiom altajn kongreskotizojn? Mi komprenas ke multaj aranĝoj devas esti parte subtenataj de la partoprenantoj mem, sed malgraŭ tio la kotizoj ŝajnas esti tro altaj, eĉ en la naciaj kongresoj. Multfoje tio bremsas mian partoprenon. Kiel povas esti ke por partopreni UK-on oni devas pagi preskaŭ 300 € kiel kongreskotizon? Tio sendube estas tro multe; jam la kostoj de la vojaĝo kaj loĝado certe estas nemalmultaj. Nepre oni devas malaltigi la kostojn por partopreni; multe pli se paroli pri la nunaj krizaj tempoj ekonomiaj. Se ne, la ĉeesto en la diversaj E-aranĝoj baldaŭ draste malaltiĝos. Se oni celas ke la esperantistaro kaj la partopreno en la kongresoj kresku, la aktuala maniero ne estas la vojo. Tion mi opinias pri tiu ĉi grava afero…
Via de nun denove fidela aŭskultanto,
Fernando el Hispanio.