Laŭ la donitaĵoj de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj por la Rifuĝintoj la nombro de sirianoj, kiuj fuĝis pro la milito superis du milionojn. Kiel diris Antonio Guterres Sirio fariĝis granda tragedio de la jarcento. Ĝi signifas malfierindan humanisman malvenkon, nemezureblajn suferojn kaj migradojn laŭ la skalo nerenkontata en la plej nova historio de la mondo. Sirianoj fuĝas al Turkio, Jordanio, Irako kaj eĉ al Egipto. Plej multaj elektis Libanon. Tamen aŭtoritatoj de ĉi tiuj landoj alarmas, ke ili ne havas monon por certigi al ĉiuj rifuĝintoj lokon en provizoraj rifuĝejoj. Multaj rifuĝintoj en Libano vivas ĉe privataj familioj.
El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara
p_kolore_sp_