Sciencaj informoj

Birda reagemo je aŭtovojaj trafiksignoj pri veturrapideco

Enretigita de: | Sept 17, 2013 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Birdoj kvankam ne legas la trafik­signojn, tamen bonege orientiĝas pri vetur­rapideco ĉe aŭtovojo, ĉe kiu ili haltis, t.e. pri tio,  ke laŭ iuj aŭtovojoj la veturrapideco estas pli granda. Tie ili startas al la flugo laŭ pli granda distanco for de la proksimiĝanta aŭtomobilo. Esploris tion sciencistoj el la kanadaj universitatoj en Kebeko kaj Montrealo. Siajn esplorojn ili komencis en 2006 en Francio ekzamenante birdojn renkont­atajn revenvoje hejmen. Tiam ili konstatis, ke ĉe la aŭtovojoj, kie la veturrapideco egalis al 50 kilometroj je horo la birdoj startis al la flugo ĉ. 15 metrojn antaŭ la veturilo. Tie, kie validis la veturrapideco de 110 kilometroj birdoj startis 75 metrojn antaŭ la aŭtomobilo. Surpiza konstato estis, ke la birdoj ne estis adaptiĝ­antaj al la rapideco de aŭtomobilo, sed al deviga trafik­rapideco. Laŭ kanadaj esploristoj birdoj traktas aŭtomobilojn kiel rabobestojn sciante, ke en iuj regionoj ili estas pli danĝeraj ol en aliaj. Pierre Legagneux (leganje) kaj Simon Ducatez (djukatez) asertas, ke la reago de birdoj je aŭtomobiloj varias depende de la jarsezono, do intendas kun ilia reagemo je rabobestoj. Printempe kiam la nutrado de idoj eldevigas riskemon kaj nespertaj idoj lernas ĝustajn reagojn birdoj  maturaj estas pli kuraĝaj ankaŭ ĉe la aŭtovojoj. Laŭ ornitologo Christopher Lepczyk el la Havaja Universitato deziranta daŭrigi la kanadajn esplorojn birdoj kapablas asociaciigi medion (arbarojn aŭ vojojn) kun pli aŭ malpli granda risko.

El la elsendo 17.09.2013. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525422

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj