Laŭ la plej nova prognozo de la Monda Asocio de la Produktantoj de Pomoj kaj Piroj la nunjara rikolto de pomoj en la Eŭropa Unio egalos al preskaŭ 10,8 milionoj da tunoj kaj estos je 7 procentoj pli alta ol en 2012. Plej multajn pomojn rikoltos Pollando – 3,2 tunojn. Pollando apud Italio apartenas al la plej grandaj uniaj pomproduktantoj. En 2012 ĝi produktis 2,9 tunojn da pomoj, Italio pli ol 1,9 milionojn da tunoj, la trian lokon okupis Francio kun 1,5 milionoj da tunoj. En 2013 malkreskon en pomokultivado notas Hungario, Germanio kaj Greklando. Pollando okupas en la mondo la trian lokon en la pomproduktado post Ĉinio (25 milionoj da tunoj) kaj Usono (5 milionoj da tunoj). Tamen Pollando avanas mondskale pri la produktado de industriaj pomoj. Pli ol 95-procente ili estas alifarataj je pomsuko.
El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara
p_kolore_sp_