Ludu

La 251-a E-elsendo grandparte estas dediĉita al la 98-a Universala Kongreso de Esperanto. Krom raportista retrorigardo al kelkaj  ĝiaj eventoj ni prezentas la 1-an parton de interparolo kun la nova prezidanto de UEA, Mark Fettes pri difino de novaj agadkampanoj, konformaj al la premisoj de la akceptita en Rejkjaviko Strategia Laborplano. Komence de la elsendo ĉe: www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵo ligita kun la proksimiĝanta 69-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944.