Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 251-a E-elsendo grandparte estas dediĉita al la 98-a Universala Kongreso de Esperanto. Krom raportista retrorigardo al kelkaj ĝiaj eventoj ni prezentas la 1-an parton de interparolo kun la nova prezidanto de UEA, Mark Fettes pri difino de novaj agadkampanoj, konformaj al la premisoj de la akceptita en Rejkjaviko Strategia Laborplano. Komence de la elsendo ĉe: www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵo ligita kun la proksimiĝanta 69-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944.
Kara Barbara, Kun ĝojo danke al vi, mi aŭskultas la voĉon de nia nova prezidanto. Ĉiam mi kore dankas vin pro via radio-servo por esperantistoj. Finfine morgaŭ mi revenos al Koreio. Sukceson al vi. Va, Jungkee
Ankaŭ mi volas danki pro la raportoj, kiujn mi antaŭvidas plu aŭskulti.
Dankon pro belaj raportoj pri la UK, kiuj ebligas al ni ĝui la kongreson eĉ se de malkproksime.