Ludu

En la 243-a E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org komence aŭdiĝas aktualaĵoj kaj  felietono pri vizitinda loko en la sudokcidenta Pollando, Szczawno-Zdrój. E-informo rilatas al la E-kursoj en Herzberg. Sekvas ĝin Leterkesto. En la hodiaŭa E-elsendo aŭdiĝas la kanto Cigana Veturilaro en la plenumo de Remigiusz Kossakowski.

Samtempe el la hodiaŭa elsendo estas legeblaj kaj aŭskulteblaj du novaĵoj kaj la felietono pri Szczawno-Zdrój.