En decembro 2012 la pola Sejmo proklamis la 2013-an, kiel la Jaron de Julian Tuwim. Pasas en ĝi la 60-a datreveno de lia morto (27.12.1953), sed krome la 100-jariĝo de lia poezia debuto. Temis la versaĵo Prośba (Peto) publikigita en Varsovia Kuriero. Ne ĉiuj scias, ke tiu debuto ne estis la unua paŝo de Julian Tuwim sur la poeziverka vojo. Li suriris ĝin du jarojn pli frue per E-tradukoj de versaĵoj de sia ŝatata poeto Leopold Staff sur la paĝoj de Pola Esperantisto. Tiuj tradukoj – ja ne eblas pri ili dirie kiel pri tradukpovoj ne tiom maloftaj inter freŝbakitaj esperantistoj – entute ebligis al li persone kontakti Leopold-on Staff kaj ricevi de li la permeson publikigi ilin. Tuwim debutis traduke per la poeziaĵo de Staff En la aŭtuna suno. Poste en Pola Esperantisto aperis pliaj liaj E-lingvaj tradukoj kaj el la verkado de Staff kaj de aliaj poetoj – Julian Słowacki, Kazimierz Przerwa-Tetmajer, Arthur Rimbaud. La tradukoj de Tuwim aperis krome en aliaj E-periodaĵoj, kiel Literatura Mondo kaj Nia Gazeto. Kolekto de liaj E-tradukoj kaj ankaŭ de liaj propraj versaĵoj, tradukitaj de polaj esperantistoj, aperis en 1956 en la volumo Julian Tuwin – Versaĵoj Propraj kaj Tradukitaj.
Tuwim naskiĝis la 13-an de septembro 1894 en Lodzo en burĝa familio de asimiliĝintaj judoj. La patrino legis al Julian infanaĝe poeziaĵojn de polaj poetoj kaj kantis mazurkojn de Chopin laŭ la vortoj de Kornel Ujejski. En la familia arkivo de la poeto konserviĝis kajero, en kiu lia avino Ewelina familie Łapowski en 1850 kopiis versaĵojn kun historia kaj patriota enhavo. En simila poezikajero de la patrino el 1886 dominis versaĵoj romantikaj kaj erotikaj. Parto de riĉa librokolekto de Tuwim nun estas rigardebla en la Literatura Muzeo ĉe la Malnovurba Foirplaco de Varsovio. Troviĝas tie ankaŭ liaj ŝatataj tasoj, fontplumo, leteroj, lia portreto pentrita de Witkacy. Interesa eksponaĵo, donaco de konata grafikista paro Kobyliński, estas Insula Juliana. Tio estas mapo de insulo kun la formo de Tuwim-profilo, sur kiu ĉiuj lokoj portas la nomojn de liaj poeziaĵoj aŭ libroj.
Pri Esperanto Julian Tuwim la unuan fojon eksciis de sia onklo, lodza esperantisto Stanisław Krukowski. Kvankam en lernejo li ne estis brila lernanto, aparte koncerne ekzaktajn lernoobjektojn, la lernado de Esperanto ne kaŭzis al li problemojn. Kiel Tuwim mem rememoris, la inaŭgurita en septembro lernado ebligis al li jam en januaro de la sekva jaro libere paroli, skribi, legi.
Per Esperanto Tuwim suriris la krean vojon, kiu reliefigis talenton, kiu havis cent kolorojn, cent kordojn, estis ĉiam surprizo – kiel taksis ĝin – baze de liaj pollingvaj verkoj – la junulaĝa majstro de Tuwim, Leopold Staff.
Sendube Julian Tuwim estis majstro de la parolo, kelkfoje ne eblas rezisti la impreson, ke verkante li ludis, rekte amuziĝis. Eblas enpensiĝi, ĉu iamaniere liajn vortuludojn, multigadon de vortsignifoj per apliko de akompanaj vortoj, ritmon kaj rimadon influis Esperanto kaj ĝiaj esprimeblecoj. Sed krom E-tradukoj konataj estas brilaj tradukoj de Tuwim el la lingvoj rusa, franca, germana kaj el latino. Tuwim verkis, sed li ankaŭ kunestablis la kabaredon Sub Picardo kaj poezian grupon Skamander. Lia verkado ne limiĝis al poezio. Tuwim aŭtoris vodevilojn, skeĉojn, operetlibretojn, kanzonojn, tekstojn kabaredajn kaj politikajn. Verkojn karakterizajn per sublimo kaj parolkulturo apudis spicesprimaj strofoj kaj tekstoj. Tute apartan ĉapitron konsistigas liaj porinfanaj versaĵoj de generacioj parkerataj kaj deklamataj, ŝatataj de ĉiuj polaj infanoj kaj de ĉiuj, kiuj infanaĝe konatiĝis kun ili.
La nuna jaro omaĝas la memoron de la poeto, kiu modlis la polan lingvon, imagopovon kaj socian impresiĝemon de multaj generacioj de poloj. La polaj deputitoj pravigante la decidon proklami la nunan jaron Jaro de Tuwim reliefigis, ke la poezio de Julian Tuwim estas unu el la plej gravaj en la 20-a jarcento ekzemploj uzi la polan lingvon, ekzemplo kun aparta signifo por la pola nacia heredaĵo.
Barbara Pietrzak
El la elsendo, 09.07.2013. Legas Barbara