Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La pasanta hodiaŭ 156-a naskiĝdatreveno de Antoni Grabowski enhave dominas en la 236-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ni informas pri la semajnfinaj Grabowski-Tagoj en Toruń (la norda Pollando), Barbara Pietrzak felietonas pri Grabowski, kiel E-pioniro kaj patro de la E-poezio. Specimene el niaj arkivaĵoj ni prezentas fragmenton de la enkonduko al plej grandioza tradukverko de Grabowski, kiu estas „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Recitas Zbigniew Lutogniewski.
La ĉi-marda aktuala segmento de la programo limiĝas al aktualaĵo, temo el la pola gazetaro kaj scienca informo Ili ĉiuj estas jam samadrese legeblaj kaj samtempe aŭskulteblaj, simile kiel la feliotono pri Antoni Grabowski.