Ludu

Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Rejkjavika UK de UEA estas la temo de interparolo kun aldona Komisiito por ĉi tiu tasko, Emilio Cid el Brazilo. Komence de la 230-a E-elsendo de la Pola Retradio aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. Kante akompanas nin hodiaŭ Flavio Fonseca.

En la paĝo www.pola-retradio.org eblas jam  legi la tekstojn de aktualaĵoj kaj informojn de la  scienca bulteno samtempe ilin aŭskultante.