Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La gasto de nia 224-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas la ĉefpreleganto de la lastsabata Malferma Tago en la CO en Roterdamo Kalle Knivilä. Komence aŭdiĝas novenhavaj aktualaĵoj temoj el la pola gazetaro kaj scienca temo.
Unue gratulon al vi pro ĉi tiu interesa kaj riĉenhava marda programo.
Precipe, same kiel ĉiam, multe plaĉis al mi la intervjuo farita de Barbara al la preleganto de la lasta malferma tago en Roterdamo. Li klarigis al ni kelkajn aferojn ege interesajn pri la ĵurnalismo ĉe Libera Folio.
Aliflanke mi samopinias kiel la aŭskultanto Johano Petik pri la rapideco de la parolisto en la rubriko “temoj el la pola gazetaro” ĉi-kaze. Kvankam li faras tion tre klare kaj kun bonega elparolo, eble ankaŭ iom tro rapide laŭ mi. Bone, eble aliaj aŭskultantoj ne opinias same…
Ĉiukaze dankon kaj gratulon pro la elsendo. Amike kaj fidele via,
Fernando.
Gratulo al la redaktoroj kaj parolistoj de la Pola Retradio pro iliaj altkvalitaj redaktado kaj parolmaniero, interesa programo. Viajn programojn mi unue auskultadis kun interesigxo ankoraw en la 1980-aj jaroj (sur la meza ondlongo, kvankam tiam apud audokondicxoj ne cxiam kontentigaj), sed ili placxis ankaw tiam al mi. Sed jen rimarko: mi ne kolerus, se la vira parolisto en la rubriko novajxoj parolus iom malpli rapide. Do: refojan gratulon kaj persiston en via laboro!
Mi dankas al s-ro Kalle Knvila pro lia kontribuo al nia lingvo en Libera Folio dum 10 jaroj. Mi konis multajn esperantajn aferojn en la mondo tra Libera Folio. Varman gratulon el cxinio!