Sciencaj informoj
La nombo de birdoj en la medio malkreskas
Jen kaj jen ni informas pri la videble malkreskantaj kvantoj de birdoj en nia medio, jen hirundoj, jen paseroj, jen pigoj
Admirante ilin en niaj parkoj, skvaroj, ĉe niaj fenestroj kaj sur balkonoj, ni ne multe cerbumas pri ilia grava rolo en la ekosistemo, dume ili helpas la polenadon, dissemadon de grajnoj kaj forigadon de nocivaj organismoj. Ekzemple buceredoj, aperantaj en la tuta tropika sfero, povas dissemi pli ol 12 kaj duonan milojn da grajnoj tage je unu kvadrata kilometro. Fakuloj atentigas krome pri la interligo inter birdoj kaj arboj. Laŭ la plej nova mondskala pritakso pli ol la duono de la birdospecioj estas minacita, kaj forhakado de arbaroj kaŭzas abruptan malkreskon de la birdopopulacio en la mondo. La debatinta en Abu Zabi (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) la 11-an de oktobro 2025 Monda Kongeso de Naturprotekto avertis, ke eĉ 61 procentoj de la ekzamenitaj birdospecioj laŭnombre malgrandiĝis. Kiel la plej gravan minacfaktoron oni elmontris klimatajn ŝanĝojn, sed la sekvan konsistigas invadaj fremdaj specioj kiuj minacas al 30 procentoj de lokoj konsiderataj kiel monda heredaĵo. La raporto atentigas ankaŭ pri hasta kresko de malsanoj inter sovaĝaj bestoj kaj plantoj. Kompare al 2020 je 7 procentoj kreskis nun minaco flanke de patogenoj. La debatintaj ekspertoj asertas krome, ke profundan krizon de biodiverseco elmontras la fakto, ke populacioj de tri je kvin birdospecioj en la mondo malpliiĝis.
Samtempe Roderic Mast, la vicprezidanto de specialistoj pri maraj testudoj ĉe la komisiono pri la transdaŭro de specioj komparis la situacion de birdoj ĝuste al testudoj. Liaopinie la rekreo de la populacio de la verda testudo estas forta ekzemplo de tio, ke kunordigita globskala naturprotekto, gvidata dum jardekoj povas alkonduki al stabiliĝo, kaj eĉ rekreo de specioj.
El la elsendo 20.11.2025. Legas Gabi – 03′ 05″
Promesoplena ostogluo el Ĉinio
Ĉinaj sciencistoj prezentis teknologion, kiu povas ŝanĝi la manieron kuraci la ostorompiĝojn. Anstataŭ metalaj platoj, ŝraŭboj kaj du kirurgiaj intervenoj, estonte sufiĉos unusola injekto. La novprilaborita biomimetika osta gluo, prilaborita baze de mekanismo, dank’ al kiu ostroj alkroĉiĝas al rokoj, ebligas ripari rompitan oston nur en tri minutoj.
Esploristoj de la Universitato de Siĉuano, laborantaj pri tiu materialo, inspiriĝis de la natura strukturo de proteinoj produktataj de musloj. Nome ostroj povas formi ekstreme fortajn kaj firmajn, daŭrajn ligojn en humida medio, identa al la homa histo. Ili rekreis ĉi tiun mekanismon, kreante biokongruan kaj biodiserigeblan gluon, kiu laŭ la tempopaso malkomponiĝas kaj ne postulas forigon dum posta kirurgia interveno.
Laŭ komencaj testoj “osta gluo” certigas stabilecon kompareblan al metalaj ŝraŭboj, sed sen la postulo de borado kaj aplikado de metalplatetoj. La nova teknologio akcelas ne nur la proceduron mem, sed ankaŭ histan regeneradon. La foresto de metalaj platetoj reduktas la riskon de infekto kaj ebligas al pacientoj pli rapidan resaniĝon. Preparaj antaŭklinikaj testorezultoj sugestas, ke la gluaĵo povas esti uzata ne nur por simplaj frakturoj, sed ankaŭ por ostrorekonstruo kaj osteoporozo.
Kvankam la teknologio estas promesoplena, ĝi postulas pliajn longdaŭrajn klinikajn testadojn. Tamen jam nun aperas opinioj pri unu el la plej gravaj sukcesoj – dum jardekoj por ortopedio.
El la elsendo 20.11.2025. Legas Barbara – 02′ 20″
OpenAI atentigas pri kreskanta kvanto de psikaj perturboj inter ChatGPT-uzantoj
Nova raporto de OpenAI elvokis akran debaton pri la efiko de la Artefarita Inteligento (AI) je psika sano. Laŭ BBC, ĉirkaŭ 7 centonoj de aktivaj uzantoj de ChatGPT manifestas simptomojn de gravaj mensaj malsanoj – de manio kaj psikozo ĝis suicidaj pensoj. Kun pli ol 800 milionoj da uzantoj semajne, tio povus signifi, ke centoj da miloj da homoj bezonas helpon.
La raporto indikas, ke proksimume 0.15% de a konversacioj kun babilrobotoj enhavas elementojn sugestantajn eblan suicidan intencon. La kompanio emfazas, ke ĉi tiuj kazoj estas maloftaj, sed ilia nombro kreskas proporcie al la vastiĝo de la ilo. Tial OpenAI faris kelkajn ŝanĝojn en siaj sekurecmekanismoj, por reagi je tiaj situacioj, kun pli granda empatio kaj efikeco. Tamen, la ekspertoj atentigas, ke eĉ malgranda populaci-procento en centoj da milionoj da uzantoj povas signifi grandan nombron da realaj sanminacoj.
Reage al la raporto, OpenAI lanĉis tutmondan programon pri la riskomonitorado. Ĝi kreis reton de pli ol 170 fakuloj en 60 landoj, inkluzive de psikiatroj, psikologoj kaj kuracistoj pri la publika sano. Ilia tasko estas konsili, kiel la babilroboto respondu al krizaj konversacioj, kaj kiel direktu uzantojn al taŭgaj subtenaj servoj.
Ĉiam pli da psikologoj kaj esploristoj avertas pri efiko, difinata kiel “AI-indukita psikozo”. Temas pri la situacio, en kiu la uzantoj komencas kredi la AI-generitajn rakontojn kaj okupiĝi pri emociaj aŭ iluziaj interagoj kun la babilroboto.
Laŭ profesorino Robin Feldman, direktoro de la Instituto pri Juro kaj AI-Novigado ĉe la Universitato de Kalifornio “Babilrobotoj povas krei potencan iluzion de realo.” Homoj spertantaj psikan sankrizon ofte ne povas distingi inter simulado kaj vera empatio. Laŭ ŝia opinio, la sola averto ne sufiĉas por iuj homoj spertantaj manion aŭ psikan krizon.”
OpenAI certigas, ke uzantosekureco restas unu el la ĉefaj prioritatoj de la kompanio. Samtempe, psikologoj instigas, ke AI ne anstataŭigu homan kontakton, sed prefere funkciu kiel prepara filtrilo aŭ preventa instrumento.
El la elsendo 10.11.2025. Legas Maciek – 02′ 41″
La aŭtuna horŝanĝo 2025
Apenaŭ antaŭ kvin tagoj en multaj landoj de la norda hemisfero denove okazis sezona horŝanĝo al la vintra tempo. Komence, oni argumentis, ke tio ebligos ŝpari – komence kandelojn, poste elektron – kaj ke ĝenerale tio estas tre avantaĝa por la mastrumado. Tamen la esploroj ne konfirmis tiujn ekonomiajn argumentojn. Lastatempe ĉiam pli ofte estas elstarigataj negativaj ekonomiaj efikoj de la horŝanĝo, kiel ekzemple ligitaj kun kostoj de interrompoj en transporto kaj malpli alta laborproduktiveco. Do la demando pri la praveco de la ĉiujara horŝanĝo elvokas tra la jaroj diskutojn kaj disputojn inter civitanoj, politikistoj kaj sciencistoj.
Ĉi-lastaj prezentas ĉiam pli da argumentoj kontraŭ la sezona horŝanĝo. I.a., la antaŭnelongaj analizoj de sciencistoj el la usona Stanford Medicine elmontris, ke rezigno pri la horŝanĝo du fojojn jare povus alporti signifajn sanavantaĝojn por la publika sano. Usonaj sciencistoj prilaboris tri matematikaj modelojn, kiuj evidentigis, ke same la somera, kiel ankaŭ la vintra tempo, estas pli sanfavora ol la sezonaj horŝanĝoj. La plej grandajn avantaĝojn alportus envivigo de la konstanta vintra tempo.
Pli detalaj analizoj elmontris, ke tio en Usono povus antaŭmalhelpi 300 mil kazojn de apopleksio jare, malpliigi la nombron de obezaj personoj je 2,6 milionoj.
Pledantoj por la konstanta vintra tempo akcentas, ke pli da matena lumo estas sanfavora. Tio ligiĝas kun la fakto, ke pro nia tag-nokta, diurna vivritmo en la cerbo respondecas superkruciĝa nukleo, SCN. La nomo ne estas hazarda, ĉar ĝi indikas, ke ĝi troviĝas super la opta kruĉiĝo en la cerbo kaj ricevas informojn pri lumo rekte de la retino, el niaj okuloj. Dank’ al tio ĝi rapide adaptas nian funkciritmon al la ĉirkaŭanta nin lumo.
SCN estas la ĉefa horloĝo en nia organismo, sed ne unusola. Ekzistas krome la t.n. periferiaj horloĝoj en aliaj korpopartoj. Tiel eblas diri, ke propran horloĝon, funkciritmon havas stomako, hepato kaj aliaj organoj. Kutime ĉiuj funkcias sinkronigite. Tamen, kiam sezone okazas ŝanĝo de hortempo, kvankam nia cerbo dank’ al la informoj pri lumo adaptiĝas relative rapide, tamen ne la periferiaj horloĝoj. La horloĝoj de tiuj aliaj organoj bezonas pli da tempo, por ke ilin atingu – en la formo de hormonoj – la signaloj el SCN.
Laŭ la analizo de Esplorcentro Pew el 2023 duono de la landoj de la mondo aplikis horŝanĝojn. Nun temas pri nur unu triono. En la lastaj 10 jaroj pri horŝanĝo rezignis Azerbajĝano, Irano, Jordanio, Namibio, Rusio, Samoa, Sirio, Turkio, Urugvajo kaj la plimulto de Meksiko. En 2018 la Eŭropa Komisiono proponis rezignon pri horŝanĝo, kvankam daŭre mankas kohera starpunkto. Kaj tio signifas, ke neeviteble okazos horŝanĝo je la somera tempo fine de marto 2026. Sed ĉu finfine la aŭtuna horŝanĝo 2026 estos efektive la lasta? Jen la demando.
El la elsendo 30.10.2025. Legas Barbara – 04′ 38″
Lem-premio 2025 por prof. Ryszard Horodecki
Komence de oktobro la nunjaran Lem-premion en la branĉo scienco solene transprenis profesoro Ryszard Horodecki el la Universitato de Gdansko (la norda Pollando). Profesoro Horodecki estas renoma pola fizikisto, kunkreinto de la t.n. gdanska skolo de la kvantuma fiziko. Li estas unu el la plej ofte citataj fizikistoj en la mondo kaj laŭ registro de Stanford-universitato prilaborita kun la eldonejo Elsevier li troviĝas en la grupo de du procentoj de la plej influpovaj sciencistoj.
Apartan lokon en la scienca kariero de profesoro Horodecki okupas la publikigita en 2009 artikolo pri kvantuma interplektiĝo, kiu montriĝis baza verko por la nuntempa kvantuma fiziko kaj estis citita en 13 mil aliaj sciencaj publikaĵoj. Profesoro Horodecki estas krome malkovrinto de la tiel nomata ligita interplektiĝo. Ĉi tiu estas unu el la plej gravaj malkovroj. Kvantuma interplektiĝo estas fenomeno, en kiu la kvantumaj statoj de du aŭ pli da partikloj estas korelaciitaj, eĉ se malproksimaj. Ligita interplektiĝo estas speciala tipo de ĉi tiu fenomeno. Ĝi estas interplektita stato, kiu ne povas esti uzata por kvantuma teleportado, sed povas esti transformita en utilajn interplektitajn statojn uzante pliajn, eksterajn rimedojn.
Ryszard Horodecki kaj lia teamo evoluigis praktikan metodon por detekti interplektiĝon, kiu estas vaste uzata en kvantumfizikaj laboratorioj en la tuta mondo. Ĝi ebligas determini, ĉu difinita kvantuma stato estas interplektita, kio estas decida por la evoluo de kvantumaj teknologioj.
La premio Stanisław Lem estas atribuata de la Instituto Stanisław Lem, centro, kiu antaŭenigas sciencon, la humanismajn studojn kaj enpensiĝon pri la estonteco de teknologio laŭ la spirito de Lem. La Instituto subtenas interfakan esploradon kaj agnoskas sciencistojn, kies laboro ligas sciencan precizecon kun vizio de civilizacia evoluo inspirita de Lem-ideoj. Profesoro Ryszard Horodecki, krom sia impona akademia laboro, estas ankaŭ aŭtoro de pluraj poezivolumoj.
El la elsendo 20.10.2025. Legas Barbara – 03′ 08″
La usonaj esploroj pri la efiko de rozaripreĝo
Pri la favora influo de la rozaria preĝo je la psika sano atestas la esplorrezultoj publikigitaj en la plej nova numero de la usona periodaĵo „Ĵurnalo de Religio kaj Sano”.
Sciencistoj el Italio, Pollando kaj Hispanio enketis 361 praktikantajn katolikojn por pritaksi la rozaripreĝon je ilia bonfaro kaj psika sano. Evidentiĝis, ke personoj preĝantaj la rozarion manifestis pli altan nivelon de bonfarto, pli grandan empation kaj signife malpli altan nivelon de diversaj psikaj maltrankviloj. Eĉ pli ol 62 procentoj de la enketitoj estis diplomitoj legitimantaj sin per magistra aŭ pli supera edukiteco. Tio refutas la stereotipon, ke la tradiciaj katolikaj praktikoj religiaj estas karakterizaj ĉefe por homoj malpli kleraj. La enketo elmontris samtempe diferencojn inter la unuopaj landoj, se temas pri preĝoengaĝiĝo. Post Pollando sekvis Italio kaj Hispanio.
Plej interesaj estis konkludoj pri la influo de la rozaria preĝo je psika sano. Pli ol 26 procentoj de la enketitoj sentis „animan trankvilon kaj memfidon”, al pli ol 10 procentoj ĝi helpis „fronti la problemojn”. Preskaŭ 9 procentoj montris rozaripreĝon, kiel la efikan protekton kontraŭ „malbono”.
Laŭ la belga-germana ĵurnalisto Thomas Philipp Reiter, laboranta en Bruselo, la rezultoj de tiuj esploroj signife superas la katolikajn mediojn. Fronte al kreskanta globskala krizo de psika sano, aparte sentata en Usono kaj Eŭropo, la esploro elmontras, ke la socio povas subtaksi facile atingeblajn, kulture radikantajn fontojn de la psika bonfarto. Kiel li atentigis, la esplorrezultoj ne sugestas konvertiĝon aŭ tion, ke la rozaripreĝo estas pli bona ol aliaj praktikoj. Prefere ĝi elmontras, ke ekzistas multaj vojoj, pere de kiuj homoj klopodas fronti suferon kaj serĉas vivsencon. Malgraŭ tio la pramalnova katolika rozaripreĝo tute ne perdis valoron por tiuj, kiuj ĝin praktikas.
El la elsendo 10.10.2025. Legas Maciek – 02′ 18″
Mikroplasto kaj osteoporozo
Ne la unuan fojon ni traktas la temon ligitan kun la efiko de mikro- kaj nanoplasto ne sole je la natura medio, sed ankaŭ je la homa sano. La plastoproduktado kaj ĝia ĉeesto en la medio ne limiĝas al la ekologia aspekto, sed kreas minacon por la homa sano, al la sano de la ostoj. La plej novaj esploroj elmontras, ke mikroplasto povas enpenetri medolon perturbante la metabolon de la osta histo, grandigante la riskon de osteoporozo kaj ostorompiĝoj.
Inter la lastaj ĉi-rilataj esploroj troviĝas laboroj de sciencistoj el Brazilo el la universitatoj en Campinas kaj San Paulo, el la Pikarda Universitato en Francio kaj Laval-universitato en Kanado. En februaro ili komencis trijaran projekton pri la influo de polistireno je osteoporozo. Post la analizo de 62 sciencaj artikoloj ili konstatis, ke mikroplasto negative influas ostojn, kaj la plej grava estas ĝia negativa influo je praĉeloj. La esploro estas realigita kun la subteno de FAPESP, Fondaĵo de Sciencaj Esploroj San Paulo. Plasto en la praĉeloj favoras kreiĝon de ĉeloj, kiuj karakteriziĝas per la kapablo malkomponi la ostan histon. La kompreno de la influo de plasto je osteoporozo estas des pli grava, ke la homa populacio maljuniĝas dum ĉiujare en la mondo oni produktas pli ol 400 milionojn da tunoj da plasto. En la formo de forfalaĵoj ili poluas plaĝojn kaj oceanojn, sed aldone plastaj mikroelementoj troviĝas en la spirata aero, traiĝas en tinkakvon kaj nutraĵojn. En la lastaj jaroj sciencistoj konfirmis la ĉeeston de mikroplasto en la homa sango, cerbo, placento, patrina lakto kaj ĝuste en osta histo.
Malgraŭ tio la mekanismo kiel la mikroplasto influas la mekanikon de ostoj daŭre estas objekto de esploroj. La ĝisnunaj rezultoj sugestas, ke ilia ĉeesto en sango povas perturbi homeostazon. Tial la sciencistoj el Brazilo komencas novan esplorprojekton, kiu ekzamenos ligon inter la influo de mikroplasto je malpliboniĝo de la ostostato. La planitaj esploroj ĉe bestoj povos elmontri la reziston de la femuraj ostoj de ronĝuloj sub la influo de mikroplasto.
Internacia Fondaĵo de Osteoporozo taksas, ke ĝis 2050 la kvanto de ostorompiĝoj pro osteoporozo kreskos je 32 procentoj. Tial en la kunteksto de la kontraŭbatalado de ĉi tiu malsano kaj aliaj ostomalsanoj ne sufiĉas rekomendoj ligitaj kun dieto aŭ suplementado per kalcio. Necesas konsideri la mediajn riskofaktorojn, tio estas plaston en la medio.
El la elsendo 30.09.2025. Legas Barbara – 03′ 43″
Dependeco inter aromo kaj laboro de cerbo
Aromo estas unu el la plej fortaj stimuliloj influantaj la nervosistemon. La enspirataj aromelementoj rekte trafas la cerboparton, difinatan latine >bulbus olfactorius<. Ĝi estas ligita kun limba sistemo, respondeca pro emocioj kaj memoro. Tial iu difinita odoro povas fulmrapide elvoki rememorojn el la infanaĝo aŭ plibonigi la agordon post malfacila tago.
En la ĝisnunaj testoj estis difinite, ke iuj aromoj efikas trankvilige, ekzemple lavendo. La aliaj plibonigas la memorfunkciadon kaj kognajn funkciojn, kiel rosmareno, citrusoj. Pro tiuj pozitivaj rezultoj oni vastigas la testoamplekson por ekzemple difini, ĉu aromo longe aplikata povas pozitive influi la cerbofunkciadon.
Tiun demandon klopodis respondi du kolektivoj el la japanaj universitatoj en Kioto kaj Tsukuba. Ilian eksperimenton partoprenis dum unu monato 28 virinoj, kies vesto emanis la aromon de la rozoleo dum 22 uzis sole akvon. Sekve ĉiuj estis subigitaj al la magneta kap rezonanco MRI. La rezulto elmontris, ke ĉe personoj enspirantaj la rozaromon grandiĝis la volumeno de griza substanco. La plej signifaj ŝanĝoj okazis en la sfero PCC – malantaŭa cingulkortekso – ligita kun memoro kaj asociacioj.
Laŭ la aŭtoroj de la ekzameno en sia raporto en „Bulteno pri Cerbaj Esploroj temas pri la unua esploro, kiu tion konfirmis.
Sciencistoj ne scias ankoraŭ precize, kio rekte influis tiun kreskon. Plie, la ekspertoj opinias, ke la rozaromo tute ne devas estis rekonita de cerbo kiel agrabla. Tial la eksperimento estos vastigita je aliaj aromoj kaj aplikita al pli multnombra partoprenontaro.
Malgraŭ ĉio la akiritaj rezultoj estas promesoplenaj kaj povas esti esencaj en terapio de multaj malsanoj, inkluzive de demenco kaj Alzheimer-malsano, en kiu oni konstatas la malaperon de la sfero PCC.
Ĉiukaze la enspirado de aromoj povas esti facile aplikebla maniero, helpanta la psikan sanon kaj neŭroplastecon de la cerbo. Apud fizika aktivado, alproprigado de novaj kapabloj kaj sana dieto ĝi povas esti plia paŝo por ĝui bonan sanon ĝis malfrua grizaĝo.
El la elsendo 20.09.2025. Legas Barbara – 03′ 12″
Internacia Olimpiko pri Astronomio kaj Astrofiziko kun polaj laŭreatoj
Meze de aŭgusto en Mumbajo en la Hinda Unio okazis Internacia Olimpiko pri Astronomio kaj Astrofiziko, kiun partoprenis 300 el la plej bonaj junaj astronomoj kaj astrofizikistoj el 63 landoj. Pollandon reprezentis kvin junuloj Kinga Wysocka, Jasmina Nurković, Antoni Gazda, Dawid Chudzik kaj Artur Ziółkowski, laŭreatoj de la landa Astronomia Olimpiko organizata de la Silezia Planedario. Iliaj taskoj estis tre komplikaj postulante de ili ĉiuflankajn konojn. Dum kvin horoj necesis solvi problemojn ligitajn kun Hawking-radiado, evoluo de la steloj, kvazaroj, neŭtronaj steloj kaj misteroj de la hinda kalendaro.
Poloj revenis kun multaj medaloj. La oran akiris Dawid Chudzik el Varsovio, la arĝentajn Jasmina Nurković el Szczecin kaj Artur Ziółkowski el Bydgoszcz. La bronzan medalon ricevis Kinga Wysocka el Gdynia. Kiel la unusola, la 17-jaraĝa polino, aperis sur la prestiĝa listo de „Time”, kiel Knabino de la Jaro 2025.
Ŝi ĉi-jare brile sukcesis en internacia abiturienta ekzameno akirinte bonegajn poentojn 40/45. En aŭgusto Kinga Wysocka estis inaŭguronta studojn pri aerspaca inĝenierado en Embry-Riddle Aeronaŭtika Universitato en Daytona Beach, Florido, unu el la plej famaj altlernejoj pri kosma inĝenierado. Jam antaŭe ŝi estis en kontakto kun profesoroj, kun kiuj ŝi kunlaboros pri sciencaj projektoj. Kinga Wysocka planas sciencan karieron ligitan kun hibridaj raketoj kaj fueloj kun negranda mediinfluo.
Pollando apartenas al la grupo de landoj-establintoj de la Internacia Olimpiko de Astronomio kaj Astrofiziko. Ĝi estas unu el malmultaj landoj, kiuj jam du fojojn gastigis la Olimpikon en la jaroj 2011 kaj en 2023.
El la elsendo 10.09.2025. Legas Gabi – 02′ 33″
Ĝelo kontraŭ gravaj vundoj el 3D
Sciencistoj el la Centro pri Medicino de Katastrofoj kaj Traŭmatologio el la Universitato en Linköping, Svedio prilaboris ĝelon kun vivantaj ĉeloj. Eblas ĝin injekti aŭ 3D-presi por krei haŭtenplantaĵon. Iliaj studoj ĉe musoj elmontras, ke ĉi tio povus fariĝi nova kuracmetodo kaze de pezaj vundoj, i.a. brulvundoj.
La haŭto en la sana organismo rolas kiel bariero protektanta la korpon disde la ekstera mondo. Lezo de ĝi sekve de ampleksaj brulvundoj elmetas la organismon je vivminaco. La aktuale farataj haŭtotransplantoj plej ofte koncernas eksteran, maldikan surfacon de la hauto, t.e. epidermon, kiun formas prinicpe unu ĉelospeco. Tio alkondukas al kreiĝo de seriozaj cikatraĵoj
Sub la epidermo troviĝas pli kompleksa strukturo – la dermo, enhavanta sangajn vaskulojn, nervojn, harfoliklojn kaj strukturojn dank’ al kiuj la haŭto estas elasta. Malofte eblas transplanti dermon, ĉar tiukaze necesus preni la samgrandan histon kiel la vundo mem.
La dermostrukturo estas tiom komplika, ke homo ne kapablas kreskigi ĝin en la laboratoriaj kondiĉoj, des pli ke ni eĉ ne konas plene ĝian konsisiton. La baza konstruelemento de la dermo estas fibroblastoj, konektiva histo, kiujn eblas facile preni el la organismo kaj obligi en laboratoriaj kondiĉoj. Svedaj esploristoj kultivis ĉi tiujn fibroblastojn sur mikroskopaj, poraj gelatenaj globetoj, similaj al la haŭta kolageno. Tamen aperis problemo, ĉar post ilia enverŝo en la vundon, evidentiĝis ke ili ne lokiĝas firme. Solvon oni trovis post ilia mikso kun hialurona acidbazita ĝelo kaj fine ligo pere de la tiel nomata “klaka” kemio.
La ĝelo karakteriziĝas per aparta propreco: ĝi fariĝas likva sub delikata premo, do ebals ĝin apliki per injektilo. Poste la ĝelo denove densiĝas. Eblas ĝin ankaŭ 3D-presi kun enestantaj en ĝi vivantaj ĉeloj.
En la eksperimento oni enplantis sub la haŭton de musoj etajn 3D-e produktitajn disketojn. Evidentiĝis, ke la ĉeloj transvivas kaj produktis substancojn necesajn por elformi dermon. Kreiĝas en ĝi krome sangovaskuloj, kio estas ŝlosila por la fina rezulto.
Laŭ Johan Junker, esploristo kaj docento pri plastika kirurgio, kiu gvidis la projekton, temas pri tre promesoplena materialo.
El la elsendo 30.08.2025. Legas Barbara – 03′ 28″