Dum la tuta somero, ĝis la 28-a de aŭgusto en la loko Sokołowsko en la suda Pollando okazas la Internacia Omaĝfestivalo dediĉita al Krzystof Kielowski. La festivalaj eventoj okazas ekde la 27-a de junio dum ĉiuj semajnfinoj. La nunjara 10-a eldono de la festivalo komenciĝis la 27-an de junio, en la 80-a naskiĝdatreveno de la renoma pola reĝiosoro. La festivala programo prezentas kontinuecon de iuj temoj kaj ideoj en lia kreado. Nunjare okazas ankaŭ prezento de la ŝatataj filmoj de Kieślowski – „La strada” de Fellini, „Muzikantoj” de Karabasz, „Intima prilumo” de Passer kaj „La hunda vivo” de Chaplin. La 2021-a jaro ligiĝas ne sole kun la rondcifera naskiĝdatreveno de Kieślowski, sed ankaŭ kun la 25-jariĝo de lia morto kaj la 30-jariĝo de la premiita en Cannes lia flmo „La duobla vivo de Weronika”. Aldone do estos prezentitaj du aliaj filmoj referencantaj al ĉi tiu filmo de Kieślowski. Temas pri „Amletero” de Shunji Iwai kaj beletra debuto de Oskar-premiito Paolo Sorrentino „Je unu pli”. La festivalo estas organizata en pitoreske situanta loko en la proksimeco de Wałbrzych. En la loka tuberkuloza sanatorio kuracis sin la patro de la reĝisoro kaj li mem pasigis tie parton de sia infanaĝo. Ĉiujare en Sokołowski estas organizata ” Hommage à Kieślowski “.

El la elsendo 09.07.2021. Legas Maciek – 1′ 39″