Sciencaj informoj

Sekretoj de glaciiĝado

Enretigita de: | Jun 8, 2021 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Intersan malkovron faris sciencistoj el Cambridge University kaj Teknologia Universitato en Graz, kiu helpas kompreni kaj kontroli la procezon de glaciiĝado. Ili konstatis, ke akvo troviĝanta sur malvarma surfaco antaŭ ol frostiĝi devas unue varmiĝi. Anton Tamtögl kaj lia kolektivo eksperimentis kun akvomolekuloj sur la malvarma grafeno kaj rimarkis, ke komence ili forpuŝiĝas unu disde la aliaj. Nur la apero de kroma energio ebliĝas ŝanĝi ilian orientiĝon kaj kreiĝon de elektrostatikaj ligoj. Kiam akvo falas sur la malvarman surfacon la molekuloj kreas ligojn kaj fulmrapide aperas la glacikristaloj. Tiu fenomeno estis tre bone esplorita en la makroskopa skalo. Malfacilas ĝin ekzameni sur la molekula nivelo, ĉar frostiĝo okazas tre rapide en la daŭro de pikosekundoj. Sciencistoj por sia ekzameno aplikis novecan esplorteknikon HeSE. La esploroj elmontris, ke komence ĉiuj akvomolekuloj alkroĉiĝas al la malvarma surfaco de grafeno sammaniere kun du atomoj de hidrogeno ĉe la surfaco kaj unu atomo de oksigeno supre. La akvomolekuloj estas dupolusaj, do ŝargo flanke de oksigeno estas minusa, flanke de hidrogeno plusa. Tial do inter idente orientitaj molekuloj okazas forpuŝiĝado. Tion eblis tamen supervenki post varmigo de molekuloj, kiuj ekde tiam ŝanĝis orientiĝon kaj sekvis la altirado. Por pli bone kompreni la fenomenon sciencistoj faris la simuladojn aplikante diverajn energiojn. Konforme al iliaj atendoj evidentiĝis, ke ŝanĝante la kvanton de varmo liveratan al molekuloj eblis haltigi aŭ inaŭguri la procezon de la glacikreiĝado. Tiu malkovro povas alkonduki al prilaboro de novaj protektoteknikoj kontraŭ formiĝado de glacikrusto sur la aviadilaj flugiloj, ventoturbinoj aŭ telekomunikaj aranĝaĵoj. Ĝi ebligos krome pli bone kompreni la procezon de la formiĝado kaj degelado de glacio en glaĉero, sekve do la teran kriosferon.

El la elsendo 08.06.2021. Legas Barbara – 2′ 54″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511017

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj