Ludu

La 1059-a E_elsendo el la 23.04.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La komenca parto de nia elsendo estas dediĉita al la adiaŭo de nia forpasinta hodiaŭ matene redakcia kolego, red. Andrzej Pettyn. En ĝi ni memorigas fragmete iujn liajn rememorojn pri la laboro de la E-Redakcio de Pola Radio. En la sekva parto la kulturkronika informo rilatas al la japana eldono de la libro pri Witold Pilecki, volontula malliberigito de Auschwitz, kiu informis la mondon pri la ekstermado de judoj. La alia informo rilatas al la morgaŭa konĉerta plenumo de la opero „Ijob” de Krzesimir Dębski en la jutuba kanalo de la Pola Reĝa Operejo. Miguel Gutiérrez Adúriz, la sekretario de Belartaj Konkursoj memorigas pri la proksimiĝanta limdato por kontribui al ĝi. Krome ni informas pri la lingva simpozio ĉe UNo migration.princeton.edu/symposium. Fine prof. Ilona Koutny informas pri la elŝuteblaj eldonaĵoj, i.a. post la septembra simpozio ĉe la adresoj: (https://wydawnictworys.com) ĉe Novaĵoj https://wydawnictworys.com/category/nowosci;http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/barandovska_interlingvistiko.html En la elsendo aŭdiĝas fragmente la kanzono „Senpromese, senperfide” de La Perdita Generacio. La programinforma foto estas sceno el filmo de Pola Filmkroniko pri la E-redakcio de Pola Radio, en kiu Barbara Pietrzak kaj Andrzej Pettyn surbendigas Leterkeston. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.