Ludu

La 1017-a E_elsendo el la 27.11.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa E-elsendo ni proponas Trarigardon de la E-Gazetaro, ĉi-foje koncentriĝante pri du elektronikaj periodaĵoj: la 109-a, novembra numero de la bulteno „Esperanto en Azio kaj Oceanio” kaj la 34-a, novembra numero „Ora Ĵurnalo” de la E-societo de Gotenburgo. La komencaj kulturtemaj informoj estas dediĉitaj al la komenciĝonta en la unuaj tagoj de decembro 2020 Pola Filmfestivalo en Seulo; al la daŭranta en Ljubljano, Slovenio ekspozicio populariganta la kreadon de Andrzej Wróblewski, pola pentristo, arthistoriisto kaj artkritikisto; al la nova konstanta ekspozicio pri la 19-jarcentaj „Afrikaj ekspedicioj, aziaj vojoj” en la varsovia Ŝtata Etnografia Muzeo. En la E-komunuma segmento ni informas pri la venontjara eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA. Muzike akompanas nin kanzono „Nokt’ sen dormo” el la KD „Afrika kompilo” de Vinilkosmo kaj „Muzik’” de KORE el la KD „Tielas vivo”. La apudanta la elsendon reta foto prezentas eksponaĵon el la nova konstanta ekspozicio en la Etnografia Muzeo de Varsovio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.