Ludu

La 979-a E_elsendo el la 10.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En la nunsemajna felietono pri Koninda Pollando ni prezentas la lokon Rowokół en la norda Pollando, nun arbaran-panoraman rezervejon en la Słowiński Nacia Parko. La komenca  kulturkroniko rilatas al du interesaj ekspozicioj en Krakovo (la suda Pollando). Al la prokrastita pro pandemio ekspozicio de desegnaĵoj de la renoma pola pentristo Józef Mehoffer kaj pri prezento de la afiŝoj de konata kroata artisto Boris Bućan. En la E-komunuma informo ni sciigas pri la E-versio de la sonlibro „Vi estas mia heroo”. En la komenco de la elsendo aŭdiĝas mallonga kronvirusa kroniko kaj en la fino ni renkontiĝas leterkeste. Muzike akompanas nin Patric per la kanzono „Revenante de Vilafranko” el la KD „Okcitanio” aperinta  dank’ al Vinilkosmo. Vinilkosmo produktis ankaŭ la alian KD-on „Hotel Desperado” el kiu – en la fino – aŭdiĝas fragmente la kanzono “Sunradio”. La akompana al la programinformo foto rilatas al pola pentristo Józef Mehoffer prezentante lian tolaĵon „Mirinda ĝardeno”. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.