Ludu

La 967-a E_elsendo el la 29.05.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nian hodiaŭan elsendon komencas kronvirusaj informoj i.a. pri la komenciĝonta sabate  lasta etapo de la forigado de la pandemiaj rigoroj en Pollando. La kulturtema kroniko prezentas novan subĉielan ekspozicion ĉe la parka barilo de la varsovia Łazienki el la kolektoj de la krakova Czartoryski-muzeo. Ni informas pri nova ekspozicio de  japanaj artistoj en la krakova Manggha-muzeo. En la E-komunuma segmento ni informas pri la forpasoj, kiuj en la ĵusaj tagoj trafis niajn vicojn. Temas pri brita aktivulo, ĉefdelegito de UEA Hilary Bill Chapman kaj Victor Sadler el Britio/Nederlando, eksa direktoro de UEA, redaktoro de „Esperanto”, lingvisto. Ni prezentas detalojn de la literatura konkurso de Bjalistoka E-Societo nunjare dediĉita al la pandemio. En la fino ni proponas renkontiĝon en Leterkesto. Muzike aŭdiĝas fragmente la E-versio de la meksika kanzono „Je via unua foj’ en la plenumo de Ĉente (Vicente Valdés Bejarano). La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas verkon de japana artisto Araki el la krakova ekspozicio „Rande de ombro” funkcianta en Manggha-muzeo. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.