Ludu

La 966-a E_elsendo el la 26.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

UEA anoncis organizon de kelkmonata reta Monda Festivalo, kadre de kiu estas planita virtuala Kongreso en la periodo, en kiu estis okazonta la 105-a UK en Montrealo. Ĝi estis revokita. Samtempe la E-komunumo evidente i.a. pro la kronvirusa pandemio virtualiĝas. Ni memorigas aliflanke el nia arkivejo intervjuon kun d-ro Ulrich Lins de antaŭ 15 jaroj, kiam ni solenis la 100-jariĝon de la unua E-kongreso en Bulonjo ĉe Maro, la kongreso, kiu fundamentis la kreiĝon de la reala E-komunumo. En la komenco aŭdiĝas mallonga kronvirusa kroniko, post kiu sekvas aktualaĵoj. Ni informas i.a. pri la situacio de la monda ekonomio en la pandemia kunteksto. La sciencbultenaj temoj rilatas i.a. al nova maniero savi la koralajn rifojn kaj al silikona rubando de polaj sciencistoj kontrolanta la kaplezojn. En Pollando hodiaŭ ni solenas Tagon de Patrino. Muzike do ni prezentas fragmenton de la kanzono „Dum kiu vivas via patrino” de Ĵomart kaj Nataŝa. La interreta foto apudanta la programinformon bildigas Grandan Aŭstralian Rifon, reference al unu el la sciencrubrikaj temoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu  servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D