De jarcentoj la pola ŝtato estis ligita kun Pomerio kaj Baltiko. Situante en la riverbranĉaro de Vistulo kaj Odra en maniero evidenta ĝi gravitis al la maro klopodante sub sian regadon transpreni la riverbuŝojn de ambaŭ riveroj. Jam unuaj polaj historiaj regantoj Mieszek 1 (Mjeŝko la 1-a) kaj Bolesław Chrobry (Boleslao la Brava) agnoskis tion, inaŭgurante sian maran politikon per la klopodoj enkorpigi en la novkreiĝantan ŝtaton la tutan Pomerion inter la riverbuŝoj de ĵus menciitaj riveroj. La fama pola renesanca poeto Jan Kochanowski en sia verko el 1564 glorigis Pollandon, ke ĝiaj limoj etendiĝas de maro ĝis maro, komprenigante du marojn –  Baltikon kaj la Nigran Maron. Laŭ historiistoj tio ne plene konformas al vero. Veras aliflanke, ke la riverbranĉaro de Vistulo ekde la 14-a jarcento rolis kiel la eŭropa grenujo. La riĉon de la agrikulturaj produktoj, kiujn oni transportis laŭ Vistulo eblas ĝis nun rimarki vizitante ĝiajn laŭbordajn urbojn komencante de Krakovo, tra Sandomierz, Kazimierz Dolny, Warszawa, Płock, Włocławek, Toruń, Bydgoszcz, Grudziądz, Tczew kaj Gdańsk mem. Rapide kreskanta bezonateco je greno en la okcidenta Eŭropo kaj ĝia manko devigis la niderlandajn komercistojn serĉi novajn liverantojn. Jam ekde la 14-a jarcento iliaj ŝipoj transportis grenon el Gdansko ĝis Amsterdamo. Kaj de tie ĝi estis eksportata al pli foraj lokoj, grave kontribuante al la bonstatiĝo de niderlandanoj. Ekde la 15-a jarcento centoj da ŝipoj jare ankris en Gdansko kaj aliaj baltikaj havenoj por reporti bonkvalitan kaj malmultekostan polan grenon. En la 17-a jarcento ĉefe el Gdansko al Amsterdamo ĉiujare oni venigadis 150 mil tunojn da greno, sed ja ne sole ĝi estis atendata varo, ja ankaŭ i.a. ligno, kiun oni povis transporti dum la tuta jaro. Polaj komercistoj, polaj nobeloj ĝuis reciproke venigatajn multekostajn drapojn, sudajn fruktojn, vinon, spicaĵojn, porcelanaĵojn kaj aliajn luksajn produktojn. La vastan aliron al Baltiko la unuiĝinta – post ĉirkaŭ 200 jara provinca diserigo en la 12-a/13-a jarcento – la Pola Reĝolando  akiris post la tn. Toruna Pactraktato kun Teŭtonoj en 1466, sed perdis ĝin sekve de la unua dispartigo de Pollando inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio en 1772. Tiu situacio, manko de aliro al la maro daŭris dum la tuta 19-jarcento. Sojle do de la regajnata suvereneco komence de la 20-a jarcento Pollando, konstruante la vizion de la reakirota sendependeco, la aliron al la maro agnoskis kiel kondiĉon nepran („sine qua non”) de sia ŝtatrekonstruo. La necedebla starpunkto de la polaj intertraktantoj en diskutoj ĉirkaŭ la decidoj de la Versajla Traktato alportis al Pollando sendepndecon kaj revenon al la bordo de Baltiko. Tiun jubileon ne eblas subtaksi. Aŭtune de la pasinta jaro la pola Sejmo proklamis rezolucion pri la solenado de la tn. Nupto de Pollando  kun la Maro en la loko Puck. Tio ligiĝis kun la proksimiĝanta tiam 100-jariĝo de ĉi tiu evento. La preciza datreveno pasis en la ĵusaj tagoj, la 10-an de februaro. Tiutage en la 1920-a jaro generalo Józef Haller simbole transprenis la regadon super la maro. Li venis kun la akompanaj personoj, inkluzive de polaj soldatoj al la loko Władysławowo sur la ferdeko de la kutro Seestern farante la unuan ralion tra la pola maro. Tiu ralio havis simbolan dimension. Similan havis la  famiĝinta enĵeto de la finaĉoringo en la marajn akvojn, kio okazis unu tagon pli frue en la loko Puck. La unuan fojon tiam post la 18/19-jarcentaj dispartigoj apud Baltiko aperis reprezentantoj de la pola ŝtato kaj de ĝiaj militistaj fortoj. La ĵus pasinta 100-jariĝo fariĝis la okazo por retrorigarda pritakso, kiel bone Pollando utiligis la liberecon regajnitan baze de la Versajla Traktato garntiinta al Pollando kaj sendependecon kaj revenon al Baltiko. Neniu dubas, ke ĉi tiu evento de antaŭ 100 jaroj estis enorme grava por la rekonstruo de la pola ŝtato laŭ la ekonomia vidpunkto. En la intermilita jardudeko la rekonstruon de Pollando fundamentis Gdynia, la haveno kies elkonstruo komenciĝis tuj post kiam Pollando revenis apud Baltikon. Tio ebligis pluevoluigon de la ŝtato, de la eksporto. La reveno apud Baltikon malfermis antaŭ polaj navigantoj, la pola floto, maritoj, pola marino oceanojn kaj marojn de la tuta mondo. La situo de Pollando ĉe Baltiko daŭre favoras ekonomian evoluon de la lando, floradon de ĝia mara mastrumado. Ĝi koncernas ŝipkonstruadon kaj ŝiprenovigadon, maran transporton, fiŝkaptadon kaj fiŝalifaradon, maran turismon. Malgraŭ malvama akvo kaj ne ĉiam favora vetero la pola Baltiko logas, aparte somere amason da turistoj. Atendas ilin ne sole sabloriĉaj plaĝoj, sed ankaŭ interesaj havenurboj al kiuj i.a. kalkuliĝas Gdańsk, Sopot, Hel, Kołobrzeg kaj Międzyzdroje. Post la 2-a mondmilito la pola marbordo egalas al 528 kilometroj formante naturan, nordan limon de Pollando.

El la elsendo 15.02.2020. Legas Barbara – 7’41”