Dum la lastlundaj solenaĵoj omaĝantaj la 75-an datrevenon de la liberigo de la eksa germana koncentrejo kaj mortotendaro Auchwitz-Birkenau partoprenis ĉirkaŭ 200 eksaj saviĝintaj  malliberigitoj kaj 60 delegacioj reprezentantaj ŝtatojn kaj internaciajn organizojn. Dum la porokazaj solenaĵoj la prezidento de Pollando, Andrzej Duda akcentis, ke la falsado de la historio de la 2-a mondmilito, kontestado de la krimoj de la hombuĉado, neado de holokaŭsto kaj ankaŭ instrumenta utiligado de Auschwitz por kiu ajn celo signifas senhonorigadon de la memoro de la viktimoj. Germanoj establis la koncentrejon Auchwitz por poloj en 1940. Du jarojn poste kreiĝis Auschwitz II-Birkenau, kiel ekstermoloko de judoj. Germanoj murdis tie ĉirkaŭ unu milionon 100 mil virinojn, virojn kaj infanojn, ĉefe judojn, sed ankaŭ polojn, romaojn, sovetuniajn ostaĵojn kaj homojn de diversaj naciecoj. La koncentrejon la 27-an de januaro 1945 liberigis la Ruĝa Armeo. La usona prezidento deklaris la 27-an de januaro 2020 la Nacia Tago de memoro pri la 75-a datreveno de la liberigo de Auchwitz. Li alvokis ĉiujn usonanojn soleni ĉi tiun tagon per specialaj programoj, solenaĵoj, preĝoj kaj rememoroj. La solenaĵojn sur la tereno de la koncentrejo Auschwitz finis komuna interreligia preĝo de kristanoj kaj judoj.

El la elsendo 28.01.2020. Legas Milada – 2’01”