Ludu

La 925-a E_elsendo el la 03.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En la unua varsovia E-elsendo el Varsovio tutkorajn Novjarajn Bondezirojn sendas al ĉiuj geaŭskultantoj kaj radioamikoj la tuta skipo de nia programo! Ĉiuspecan Prosperon, Sanon, Feliĉon kaj Sukcesojn !!!
Krome ni proponas komence aŭskulti informojn pri la Paradoj de la Tri Reĝoj, kiuj la plej proksiman lundon okaze de Epifanio moviĝos tra 900 urboj de Pollando kaj eksterlande. Pri interesa tolaĵo de iom forgesita itala pentristo prezentata en Wawel-kastelo en Krakovo. Nia felietono pri koninda Pollando estas dediĉita al kvar novaj urboj, kiuj aldoniĝis jarkomence. Verdire temas pri kvar urboj, kiuj reakiris tiun ĉi statuson post 150-jara periodo. En la E-komunuma segmento ni donas la atenton al la 7-a Afrika kongreso de UEA kaj ĝia rezolucio. Fine ni proponas mallongan leterkestan renkontiĝon. Muzike akompanas nin Anna Osmakowicz en la pola kristnaska kanto pri la Tri Reĝoj. Ni krome prezentas la plej novan kanton-bosanovon de Lorenzo Tomezzoli kaj Gilbert Drigon „Mirinda Flor’” en la plenumo de Mélanie Prin – https://www.youtube.com/watch?v=LsL16tAuyyc&feature=youtu.be. La apudanta nian programinformon foto referencas al la eventoj de Epifanio, Parado de la Tri Reĝoj en polaj urboj kaj eksterlande. Tradicie ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj “felietonoj”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la elsendosonon konforme al viaj bezonoj.